Agentejoj de la Eŭropa Unio

La Agentejoj de la Eŭropa Unio[1] estas instancoj regataj de publika juro kun propra jura personeco aparta de la ĉefaj eŭropuniaj institucioj (Komisiono, Parlamento, Konsilio de Ministroj, ktp.). Ili estis kreitaj kun la celo de geografia malcentralizo kaj la malkoncentriĝo de iuj teknikaj aŭ sciencaj taskoj de la Eŭropa Unio.

Historio redakti

La principo de malcentralizo de la organoj de Eŭropa Unio devenas de la 1970-aj jaroj kun la kreado de la Eŭropa Centro por la Disvolviĝo de Profesia Trejnado kaj la Eŭropa Fondaĵo por la Plibonigo de la Vivo kaj Laborkondiĉoj.

Dua serio de agentejoj estis kreita en la 1990-aj jaroj kun senkaŝa deziro al dislokadigo.

Kun la apero de la novaj kolonoj de la Eŭropa Unio, tria grupo de agentejoj estis kreita de 2003.

Kun la validiĝo de la Lisbona Traktato la 1-an de decembro 2009, la kolona strukturo de la Eŭropa Unio malaperis. La kategoriigo de agentejoj laŭ la kolono, al kiu ili apartenas, ankaŭ malaperis.

Ĉar la agentejoj estis kreitaj laŭ-kaze laŭ la specifaj bezonoj de la Eŭropa Unio, ilia funkciado ne estas tre normigita. En 2012, Eŭropa Unio adoptis ĝeneralan orientiĝon por harmoniigi la agentejojn, plifortigi ilian koherecon kaj ilian efikemon[2]. Fine, tiuj reguloj devus precipe influi la nomojn de agentejoj.

Buĝeto redakti

La totala buĝeto de la agentejoj (ĉiuj kategorioj kombinitaj krom CRU/SRB) sumiĝis al 4,2 miliardoj da eŭroj en 2018 (kompare kun 3,5 miliardoj da eŭroj en 2017)[3].

Listo de la agentejoj redakti

Malcentralizigitaj agentejoj redakti

Nomo Kodo Sidejo Fondodato Membroŝtatoj, kunlaborantoj kaj observantoj
Ununura Rezolucia Estraro CRU (SRB) Bruselo 2014 Anoj de EU
Eŭropa Aŭtoritato pri Laborado AET (ELA) Bratislavo 2019 Anoj de EU
Eŭropa Agentejo pri Ofica Sekureco kaj Saneco EU-OSHA Bilbao 1994 Anoj de EU, kaj observantoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio
Eŭropa Agentejo pri la Disvolviĝo de Profesia Trejnado Cedefop Tesaloniko 1975 Anoj de EU, kaj observantoj: Islando, Norvegio
Eŭropa Fondaĵo por Plibonigo de la Viv- kaj Laborkondiĉoj EUROFOUND Dublino 1975 Anoj de EU, kaj observantoj: ELKA
Eŭropa Vivmedia Agentejo EEA Kopenhagen 1994 Anoj de EU, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Svislando, Turkio, kunlaborantoj: Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Nord-Makedonio, Serbio
Eŭropa Instituto de Novigo kaj Teknologio IET Budapeŝto 2010 Anoj de EU
Eŭropa Fondaĵo por Trejnado ETF Turino 1994 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Eŭropa Observejo pri Drogoj kaj Toksomanioj OEDT Lisbono 1993 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, Norvegio, Turkio, observantoj: Konsilio de Eŭropo, Monda Organizaĵo pri Sano
Eŭropa Agentejo pri Kuraciloj EMA Amsterdamo 1995 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, observantoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio
Oficejo pri Intelekta Proprieto de Eŭropa Unio EU IPO Alikanto 1999 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Komuna Oficejo pri Vegetaĵa Diverseco OCVV Angers 1994 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Tradukcentro por la Instancoj de Eŭropa Unio CDT Luksemburgo 1994 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Eŭropa Instanco pri Nutraĵa Sekureco EFSA Parmo 2002 Anoj de EU, kaj observantoj: Eŭropa Komisiono, Islando, Norvegio, Svislando
Eŭropa agentejo pri Mara Sekureco AESM Lisbono 2002 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Islando, Norvegio
Eŭropa Aviada Sekureca Agentejo AESA Kolonjo 2003 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio, Svislando, kaj observantoj: Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kartvelio, Moldavio, Montenegro, Nord-Makedonio, Serbio
Eŭropa Agentejo pri Sekureco de Retoj kaj Informo ENISA Iraklio 2005 Anoj de EU
Eŭropa Centro pri Preventado kaj Konrolado de Malsanoj ECDC Stokholmo 2005 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, observantoj: Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio
Agentejo de Eŭropa Unio por la Kosma Programo EUSPA Prago 2021 Anoj de EU
Agentejo de Eŭropa Unio pri Fervojoj ERA Valenciennes kaj Lillo 2004 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Norvegio
Agentejo de Eŭropa Unio pri Fiŝkapta Kontrolado EFCA Vigo 2005 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Agentejo de Eŭropa Unio pri Kemiaĵoj ECHA Helsinko 2007 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Eŭropa Parlamento, observantoj: Islando, Norvegio
Eŭropa Instituto pri Genra Egaleco EIGE Vilno 2007 Anoj de EU
Agentejo de Eŭropa Unio por Trejnado de Polico CEPOL Budapeŝto 2005 Anoj de EU, kunlaborantoj: Islando, Norvegio, Svislando
Eŭropolo Europol Hago 1999 Anoj de EU
Justica Kunlaborada Agentejo de Eŭropa Unio Eurojust Hago 2002 Anoj de EU
Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj de Eŭropa Unio FRA Vieno 2007 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, Konsilio de Eŭropo
Agentejo de Eŭropaj Reguligistoj de Elektronikaj Komunikadoj ORECE Rigo 2010 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono
Eŭropa Konsilio pri Sistema Risko ESRB Frankfurto 2010 Anoj de EU
Agentejo por la Kunlaboro de Energiaj Reguligistoj ACER Ljubljano 2011 Anoj de EU
Eŭropa Banka Aŭtoritato ABE (EBA) Parizo 2011 Anoj de EU
Eŭropa Aŭtoritato pri Financaj Merkatoj AEMF Parizo 2011 Anoj de EU
Eŭropa Aŭtoritato pri Asekuro kaj Profesiaj Pensioj EIOPA Frankfurto 2011 Anoj de EU
Agentejo por Azilo de Eŭropa Unio BEAMA (EASO) La-Valeto 2011 Anoj de EU
Eŭropa Agentejo por la Funkcia Administrado de Grandskalaj Informaj Sistemoj en la Spaco de libereco, sekureco kaj justeco EU-LISA Talino 2012 Anoj de EU
Eŭropa Agentejo pri Landlimaj kaj Marbordaj Patroloj EBCG (Frontex) Varsovio 2016 Anoj de EU krom Irlando kaj anoj de Schengen-spaco
Eŭropa Agentejo pri Defendo EAD Bruselo 2004 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, kunlaboranto: Norvegio

Plenumaj Agentejoj redakti

Temas pri instancoj respondecaj por plenumi iujn taskojn rilate al Komunumaj politikoj. Ilia ĉefsidejo estas aŭ en Bruselo aŭ en Luksemburgo.

Agentejoj pri ka komuna sekureca kej defenda politiko redakti

Nomo Kodo Sidejo Fondodato Membroŝtatoj, kunlaborantoj kaj observantoj
Eŭropa Agentejo pri Defendo EAD Bruselo 2004 Anoj de EU, Eŭropa Komisiono, kunlaboranto: Norvegio, Serbio, Svislando
Instituto pri Esploro pri Sekureco IESUE Parizo 2001 Anoj de EU
Sputnika centro de Eŭropa Unio EUSC Torrejón de Ardoz 2002 Anoj de EU

Referencoj redakti