Eŭropa Servo por Ekstera Agado

La Eŭropa Servo pri Ekstera Agado (ESEA), aŭ simple nomata Ekstera Servo aŭ angle European External Action Service (EEAS) estas instanco de la Eŭropa Unio, metita sub la aŭtoritaton de la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio . Ĝi konsistigas sian diplomatian servon, kaj en Bruselo kaj eksterlande.

Eŭropa Servo pri Ekstera Agado
emblemo
Logotipo de la Eŭropa Servo pri Ekstera Agado
body of the European Union • diplomatic service
Komenco 1-a de decembro 2010
Antaŭe Directorate-General for External Relations vd
Sidejo Belgio Bruselo
Tipo Institucioj de la Eŭropa Unio
Estr(ar)o Josep Borrell
Buĝeto 657 000 000€ (2017)
Dungitaro 4169 (2018)
Lingvoj

angla, franca, germana

Retejo eeas.europa.eu
vdr

Ĝia sidejo baziĝas en Bruselo ĉe la trafikcirklo Robert Schuman, kontraŭ la Eŭropa Komisiono kaj proksime al la Eŭropa Konsilio.

Historio redakti

Ĝia kreo fontas el la Traktato de Lisbono, kiu ekvalidis la 1-an de decembro 2009. La artikolo 27, paragrafo 3 de la Traktato pri Eŭropa Unio, enkondukita de la Traktato de Lisbono fakte disponas: "Dum plenumado de sia mandato, la Alta Reprezentanto apogiĝas sur Eŭropa Ekstera servo pri ekstera agado. Ĉi tiu servo funkcias kunlabore kun la diplomatiaj servoj de la membro-Ŝtatoj kaj konsistas el oficialuloj de la kompetentaj servoj de la Ĝenerala Sekretariejo de la Konsilio kaj de la Komisiono kaj ankaŭ de dungitoj apartigitaj de naciaj diplomatiaj servoj. La organizo kaj funkciado de la Eŭropa Servo pri Ekstera Agado estas determinitaj per decido de la Konsilio. La Konsilio agas laŭ propono de la Alta Reprezentanto, konsultinte la Eŭropan Parlamenton kaj akirinte la konsenton de la Komisiono. "

La servo ekfunkciis plene fine de 2010, post interkonsento kun la Eŭropa Parlamento kaj la 25an de oktobro 2010, Catherine Ashton anoncis la nomumon de Pierre Vimont kiel plenuma ĝenerala sekretario kaj de David O'Sullivan kiel ĝenerala administra direktoro.

Post la eŭropaj elektoj en 2014, la nova komitato estis formita de Jean-Claude Juncker kaj per interkonsento de la gvidantoj de la membroŝtatoj, Federica Mogherini estis nomumita la 1an de novembro 2014 kiel Alta Reprezentanto[1]. La 1-an de marto 2015, Pierre Vimont estis anstataŭigita de Alain Le Roy[2].

Organizo redakti

La ESEA havas grandan reton de EU-reprezentantoj kun ambasadora statuso. Sub iliaj ordonoj estas eŭropaj oficialuloj, diplomatoj de la eksterlandaj servoj de membroŝtatoj de EU kaj lokaj dungitaroj.

La ESEA estas estrita de la Alta Reprezentanto, kiu ankaŭ estas Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, li respondecas pri kunordigado de la ekstera agado de EU kaj la disvolviĝo kaj plenumo de la komuna sekureca kaj defenda politiko (KSDP)[3].

Ĝi funkcias kunlabore kun la ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj defendo de EU-membroŝtatoj kaj aliaj eŭropaj institucioj kiel la Eŭropa Komisiono, la Konsilio kaj la Parlamento. Ĝi ankaŭ havas gravan laborrilaton kun la diversaj organoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.

Misioj redakti

Eŭropa Unio ludas gravan rolon en diplomatio, antaŭenigo de homaj rajtoj, internacia komerco, disvolvo kaj humanitara helpo. La rolo de la ESEA estas provi alporti koherecon kaj kunordigon al la internacia rolo de EU.

La Traktato de Lisbono klare establis tion, kio devas gvidi Eŭropan Union ĉe la internacia nivelo: "La agado de la Unio sur la internacia sceno devas esti gvidata de la principoj, kiuj prezidis ĝian kreon, disvolviĝon kaj plivastigon, kaj ke ĝi celas antaŭenigi en la mondo: demokratio, jura regado, universaleco kaj nedividebleco de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, respekto de homa digno, principoj de egaleco kaj solidareco, kaj respekto de principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj internacia juro. "

Jen kelkaj ekzemploj de la roloj, kiujn EU ludas preter siaj limoj[4]:

  • Najbara politiko (sekureco, stabileco kaj ekonomio)
  • Evoluaj partnerecoj (humanitara kaj disvolva helpo)
  • Partnerecoj kun Unuiĝintaj Nacioj
  • Kriza Respondo kaj Humanitara Helpo
  • Antaŭenigo de homaj rajtoj
  • Agado pri klimata varmigo
  • Komerca politiko (komercaj interkonsentoj kaj libera komerco)

East StratCom Task Force (ESCTF) redakti

Parto de EEAS estas la East StratComTask Force (ESCTF), kiu fokusas efikan komunikadon kaj akcelo de agadoj de la EU en Orienta Eŭropo (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio kaj pretere, inkluzive de Rusio). La flagŝipo de ĉi tiu sekcio estas la projekto EUvsDisinfo, informtenejo kiu enhavas artikolaron kaj amaskomunikilaron, kiujn la organizaĵo klasifikis kiel informojn (parte) malĝustajn pro malbona kontrolo de ricevitaj informoj aŭ malverajn aŭ misgvidajn asertojn por manipuli la homojn: misinformado[5].

Politika kaj financa kontrolado redakti

La agado de la ESEA efektivigas en la financa kadro de la EU kaj laŭ la traktatoj regantaj ĝian ekziston kaj ĝiajn misiojn; kvar institucioj respondecas pri kontrolado de ĝia agado kaj respektado de la asignita buĝeto[6]:

Referencoj redakti

  1. Kvin kialoj por la nomumado de Federica Mogherini (arkivo) ĉe Le Monde; 1-a de septembro 2014
  2. Transdono inter du francaj diplomatoj (arkivo) ĉe Le Monde; 2-a de marto 2015
  3. Kiu ni estas (arkivo) ĉe la retejo de la ESEA, 1-a de oktobro 2016
  4. La internaciaj roloj de EU ĉe la retejo de la ESEA, 1-a de novembro 2016
  5. (fr + plurlingve) Emilie Aubry, Mapping the World, Disinformation: A 21st Century War, 23/09/2023
  6. Wilga Maciej kaj Ireneusz Pawel Karolewski, New Approaches to EU Foreign Policy, Routledge, 2014, P. 130-132 (ISBN 978-1-317-67454-2)

Vidu ankaŭ redakti