Ebikon

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ebikon (stacidomo).

Ebikon estas komunumo kaj laŭ loĝantaro urbo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 11750 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Ebikon
Blazono de Ebikon
Blazono de Ebikon
Blazono de Ebikon
Ebikon kun la testturo de la liftofabriko Schindler en Ebikon
Ebikon kun la testturo de la liftofabriko Schindler en Ebikon
Ebikon kun la testturo de la liftofrabriko Schindler en Ebikon
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 5′ 3″ N 8° 20′ 35″ O / 47.08417 °N, 8.34306 °O / 47.08417; 8.34306 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 3″ N 8° 20′ 35″ O / 47.08417 °N, 8.34306 °O / 47.08417; 8.34306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 11750
Areo 9,68 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 6030
Komunumkodo 1054
Mapo de Ebikon
Mapo de Ebikon
Situa mapo de Ebikon
vdr

Geografio redakti

La komunumo Ebikon situas ĉe la sudorienta bordo de la rivero Reuss. Ĝi komplete kunkreskis kun la urbo Lucerno, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,68 km², de kiuj 23,9% estas kovritaj de arbaro, 38,4% servas por agrikulturo kaj 30,3% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ebikon limas en nordokcidento al Emmen, en nordo al Buchrain, en nordoriento al Dierikon, en sudoriento al Adligenswil, kaj en sudo al Lucerno.

Trafiko redakti

Ebikon disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Zugo al Lucerno. La komunumo krome per la buslinioj 22, 23, 27 kaj 73 estas konektita al la loka busreto de Lucerno.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zugo al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas en Emmenbrücke okcidente en distanco de 6 km, kaj al la svisa aŭtovojo A14 en Gisikon en distanco de 8 km oriente. En Buchrain estas en konstruo nova alveturejo, kiu estos malfermita en 2011. Direkte al Lucerno tiu alveturejo jam funkcias, sed ties uzo venante el Ebikon ne estas utila.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ebikon datiĝas el la jaro 853 kiel marcha Abinchova, kiam imperiestro Ludoviko la 2-a donacis al la Virina Monaĥejo Zuriko, kies abatino estis lia fratino, vastajn bienojn.

Dum mezepoko Ebikon apartenis al la Habsburgoj. En la jaro 1415 Ebikon fariĝis lucerna kamparvoktejo.

Dum la Apartfederacio-Milito en la jaro 1847 Ebikon estis armee okupita. En la 1950-aj jaroj la ĝis tiam kampara vilaĝo evoluis al industria komunumo kaj pli kaj pli urbiĝis. En la jaro 1957 la liftofirmao Schindler malfermis sian fabrikon en Ebikon.

Ek de la jaro 1987 Ebikon povis pro atingo de 10000 loĝantoj nomi sin urbo.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti