„ La fakto, ke tiu vortaro atingas sian 14-an eldonon estas plej elekventa
pruvo pri ĝia taŭgeco ĉiurilata. La vorttrezoro estas reviziita kaj ĝisdatigita sub la direkto de J. M. Warden, la nuna prezidanto de la Esperantista Akademio, kun la kunlaborado de F-ino Jane Baird kaj de William Harvey. La dimensioj de la nuna eldono estas iom pli grandaj ol tiuj de la antaŭaj. Tio permesis uzi pli grandajn, do pli klarajn litertipojn. Malgraŭ tio, la libreto ne perdis sian formaton de poŝvortaro. Ni varme povas rekomendi tiun bele eldonitan libron. ”