Edit Morelli, laŭ hungarlingve kutima nomordo Morelli Edit estas hungara emajlisto.

Edit Morelli
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1940 (1940-04-12)
en Budapeŝto
Morto 7-an de decembro 2020 (2020-12-07) (80-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ceramikisto
vdr

Edit Morelli[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Edit Morelli maturiĝis en arta gimnazio en sia naskiĝurbo en 1958. Ŝia plej grava instruisto estis Gyula Xantus, sed en 1970 ŝi lernis ankaŭ en libera lernejo de Xantus. Ŝi komence pentradis kaj kreis grafikaĵojn, ekde 1973 jam okupiĝis pri emajlopentrado. Post 2 jardekoj ŝi iĝis la plej elstara emajlisto. Inter 1986 kaj 1993 ŝi estis gvidanto de emajla artistkolonio en Nyíregyháza, sed ŝi laboris ankaŭ en simila kolonio en Kecskemét. Ŝi ricevis ŝtatan artpremion en 2003, plurajn ekspoziciajn premiojn inter 1969-2008.

Elektitaj emajlaĵoj redakti

Elektitaj individuaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1971, 1993, 1999, 2001, 2009)
  • Kecskemét (1976, 1997)
  • Szeged (1983, 1989)
  • Helsinko (1998)
  • Talino (1999)
  • Keszthely (2005)

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-19. Alirita 2020-07-05.