Edmund Biernacki

pola kuracisto, neŭrologo, hematologo kaj patologo

Edmund BIERNACKI (naskiĝis la 19-an de decembro 1866 en Opoczno, mortis la 29-an de decembro 1911 en Lvovo) – pola kuracisto, neŭrologo, hematologo kaj patologo. Malkovrinto de diagnoza valoro de la rapideco de eritrocito-sedimentado en nekoaguliĝanta sango pri ekkono de malsanoj en 1897, reprezentanto de la pola skolo de medicin-filozofio (n. 1866)

Edmund Biernacki
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1866 (1866-12-19)
en Opoczno
Morto 29-an de decembro 1911 (1911-12-29) (45-jaraĝa)
en Lvivo
Tombo Liĉakiva tombejo
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Frat(in)o Wiktor Biernacki
Okupo
Okupo neŭrologo • patologo
vdr

Vivo redakti

Filo de Adolf Poraj-Biernacki kaj Joanna el domo Baranowska. Li frekventis registaran gimnazion en Kielce kaj viran liceon en Lublin, kiun finis en 1884. Studis medicinon en Imperiestra Varsovia Universitato, kie en 1889 akiris diplomon de kuracisto cum eximia laude. Baldaŭ komencis sciencan laboron en farmakologia fako ĉe Lazar Thumas. En 1888 Kuracista Fakultato de la Universitato honorigis Biernacki per ora medalo pro la laboraĵo Wpływ wprowadzonych pod skórę rozczynów solnych (Efiko de de subhaŭtigitaj salaj solvaĵoj). En 1889 estis nomumita direktoro en kliniko pri internaj malsanoj. Oktobre 1890 danke al stipendio de la Kaso je la nomo al Józef Mianowski forveturis eksterlanden en sciencan vojaĝon. En Heidelberg laboris ĉe Wilhelm Erb kaj Wilhelm Kühne, en Parizo ĉe Jean-Martin Charcot kaj George Hayem. Post reveno al Varsovio iĝis direktoro en diagnoza kliniko de Michail Zieniec.

De 1902 loĝis en Lvovo, en 1908 iĝis eksterordinara profesoro de Lvova Universitato. Somere forveturis al Karlsbad, kie kun sukceso gvidis privatan praktikon. Subite mortis pro koro. Lia tombo troviĝas en Liĉakiva tombejo en Lvovo.

Elektitaj laboraĵoj redakti

Germanlinvaj

  • Ueber die Eigenschaft der Antiseptica, die Alcoholgährung zu beschleunigen und über gewisse Abhängigkeit ihrer Kraft von der chemischen Baustructur, der Fermentmenge und der Vereinigung mit einander, „Pflügers Archiv European Journal of Physiology”. 49 (3), p. 112–140, 1891. DOI: 10.1007/BF01662157.
  • Analgesia der Ulnarisstammes als Tabessymptom, Neurologisches Zentralblatt 12, p. 242-246 (1894)
  • Blutbefunde bei der asiatischen Cholera. Centralblatt fur Bakteriologie, Parasitenkunde und Infektionskrankheiten 19, p. 15 (1896)
  • Myelopathia endoarteriitica acuta, nebst Bemerkungen über die „Druckempfindungslähmung“, „Deutsche Zeitschrift für Nervenheilkunde”. 10 (3), p. 173-221, 1897. DOI: 10.1007/BF01668170.
  • Die Aphasie im Lichte der neuesten Untersuchungsmethoden der Herz- und Lungenkrankheiten (1896)
  • Die spontane Blutsedimentirung als eine wissenschaftliche und praktisch-klinische Untersuchingsmethode, Dtsch. Med. Wschr. 1897; 48: 769-772
  • Über Wesen und Grenzen des Ärztlichen Wissens (1899)
  • Beobachtungen über die Glykolyse in pathologischen Zuständen, insbesondere bei Diabetes und functionellen Neurosen, Ztschr. f. klin. Med. 41, p. 332-356 (1900)
  • Die moderne Heilwissenschaft, Wesen und Grenzen des ärztlichen Wisens, Leipzig: B. G. Teubner, 1901
  • Sovremennaâ medicina, suščnost' i preděly vračebnago znanìâ, S.-Peterburg: V. V. Bitner, 1903
  • Kochsalz und kaliumsalz, „Zeitschrift für experimentelle Pathologie und Therapie”. 8 (3), p. 685-694, 1911. DOI: 10.1007/BF02731163.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti