Edward Simoni, ĝuste Edward Krok (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1959 en Bytom) – pola-germana muzikisto ludanta pajnofluton, ankaŭ komponisto de kantoj kreataj al ludo sur tiu ĉi instrumento.

Edward Simoni
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1959 (1959-08-07) (64-jaraĝa)
en Bytom
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo muzikistokomponisto
TTT
Retejo http://www.edward-simoni.com/
vdr

Vivo redakti

Aĝe de 7 jaroj komencis lerni ludon de violono kaj fortepiano en Ŝtata Muzika Lernejo en Bytom. En la jaroj 1973-1976 ludis fluton, violonon kaj fortepianon en ĵaz-roka muzikgrupo Rak (Kankro), kiun en 1975 kunkreis kun li: Jan Skrzek (kanto, buŝharmoniko, orgeno - ekskluzive dum koncertoj), Jerzy Klimas (gitaro), Bogdan Kisiel (basgitaro) kaj Janusz Ziomber (drumo). La ensemblo agis ĉe studenta klubo Pyrlik en Bytom. Li surbendigis por Pola Radio verkojn: Step szaleńca (Frapa dancado de frenezulo), Koniokrad (Ĉevalŝtelisto) kaj Prolog (Prologo). La muzikisto de pluraj jaroj loĝas en Germanio kaj ludas pajnofluton – krom Gheorghe Zamfir estas rekonata plej eminenta pajnoflutisto de la mondo. Li kunlaboris i.a. kun Tatjana Seyffert, Francisco Araiza, Christian Franke, Michael Shepherd, plurfoje prezentiĝis en televido. Liaj muzikalbumoj atingis statuson de ora disko kaj platena disko.

Eksteraj ligiloj redakti