Efo
Biblia mezurunuo de volumeno
En la hebrea Biblio, la efo (hebree אֵיפָה, ʾēfāh) estas mezurunuo de volumeno.
Priskribo redakti
La preciza grando de la efo ne estas certa. Laŭ Oxford Biblical Studies Online[1], unu omero estas proksimume 23 litroj, proksimume egalante la mezurunuon bato.
Uzo en la Biblio redakti
La Libro de Eliro en la Torao klarigas, ke la efo egalas dek omerojn:
|
Aliloke, la efo estas menciita en 1 Samuelo 17:17, Zeĥarja 5:6, Sentencoj 20:10, kaj Readmono 25:14.
Etimologio redakti
La hebrea mezurunuo efo estas kognato de la egipta mezurunuo 𓇋𓊪𓏏𓌽 ipet (proksimume 19,2 litroj).