Omero

biblia mezurunuo de volumeno

En la hebrea Biblio, la omero (hebree עֹמֶר, ʿōmer) estas mezurunuo de volumeno.

Priskribo redakti

La preciza grando de la omero ne estas certa. Laŭ The Jewish Study Bible[1] kaj Oxford Biblical Studies Online[2], unu omero estas proksimume 2,3 litroj.

Uzo en la Biblio redakti

En la Biblio, la vorto omero nur troviĝas en ĉapitro 16 de la Libro de Eliro en la Torao. Eliro difinas la omeron kiel dekono de la efo:

 
 Kaj omero estas dekono de efo. 
— Londona Biblio, Eliro 16:36

Aliloke, Nombroj simple uzas la esprimon “dekono de efo”:

 
 la edzo […] alportu pro ŝi kiel oferon dekonon de efo da hordea faruno. 
— Londona Biblio, Nombroj 5:15
 
 la oferdonanto devas alporti al la Eternulo farunoferon el dekono de efo da delikata faruno […] 
— Londona Biblio, Nombroj 15:4
 
 Kaj ĉe ŝafo alportu farunoferon el du dekonoj de efo da delikata faruno […] 
— Londona Biblio, Nombroj 15:6
 
 kun la bovido oni devas alporti farunoferon el tri dekonoj de efo da delikata faruno […] 
— Londona Biblio, Nombroj 15:8
 
 oferu […] dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon 
— Londona Biblio, Nombroj 28:4–5

La vorto tradukita kiel “dekono” estas עִשָּׂרוֹן ʿiŝarōn.

Kalkulado de la omeroj redakti

En judismo, la kalkulado de la omeroj (hebree סְפִירַת הָעֹמֶר, səfīraṯ ha-ʿōmer) estas grava rito, nomita laŭ la mezurunuo omero.

Etimologio redakti

La vorto omero etimologie signifas garbon.

Referencoj redakti

  1. The Jewish Study Bible, 2‑a eldono (angle). Piednoto ĉe Eliro 16:36: “Ephah, about 23 liters (21 quarts)”
  2. Weights and Measures (angle).

Vidu ankaŭ redakti