La Egadaj insuloj (itale Isole Egadi, latine Aegates Insulae) estas grupo de malgrandaj montaraj insuloj en la Mediteraneo ĉe la nordokcidenta bordo de Sicilio (Italio), proksime al la urbo Trapanio. Ili konsistas el 3 pli grandaj insuloj (Favignana, Levanzo kaj Marettimo) kaj kelkaj insuletoj ekz. Formica kaj Maraone, kiuj entute havas la surfacon de 37,45 km². La tutjara loĝantaro nombras ĉ 5.000.

Egadaj insuloj
grupo de insuloj [+]

AkvejoMediteraneo

Supermara alteco687 m s.l.m. [+]
Koordinatoj37° 58′ 0″ N, 12° 12′ 0″ O (mapo)37.96666666666712.2Koordinatoj: 37° 58′ 0″ N, 12° 12′ 0″ O (mapo)

Nombro de insulojĉ. 10
Akvokolektejo37,45 km² (3 745 ha) [+]
Areo37,45 km² (3 745 ha) [+]
Loĝantaro4 300 [+] (2011)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Egadaj insuloj (Sicilio)
Egadaj insuloj (Sicilio)
DEC
Egadaj insuloj
Egadaj insuloj
Map
Egadaj insuloj
Vikimedia Komunejo:  Aegadian Islands [+]
vdr
Mapo de la Egadaj insuloj

La insuloj estis loĝataj jam en la prehistoria tempo, tiam ili estis ligitaj al la kontinenta lando. Oni povas vidi murpentraĵojn, ĉizaĵojn en Levanzo en la Grotta del Genovese el la malnova ŝtonepoko.

En la antikvo, ĉe la Egadaj insuloj okazis en 241 a.K. batalo inter la floto de Kartago kaj la Romia Respubliko, en kiu venkis la romianoj kaj per kiu finiĝis la unua punika milito. Poste la insulojn posedis gotoj, vandaloj, saracenoj kaj normanoj; tiuj ĉi lastaj fortikigis Favignana en 1081.

La insuloj apartenis longtempe al familio Pallavicini-Rusconi de Ĝenovo; en 1874 aĉetis ilin la familio Florio de Palermo.

Hodiaŭ, la insuloj apartenas al la komunumo Favignana [favinjana], en la provinco de Trapanio.