„ La tradukintino elektis rakontojn kiuj apartenas al diversaj periodoj de la verkado de Turgenev. "Mumu" estas laŭ eldiro de la fama angla verkisto Carlyle la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj, kiujn li iam legis. La bela rakonto "Beĵin-Herbejo" estas ornamita de admirinda naturpriskribo kaj "Poemetoj en prozo" sonas kiel fina akordo de tiu bela volumo. ”