Elemér BORÚTH [borUt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borúth Elemér estis hungara poeto, redaktoro, membro de Societo Petőfi.

Elemér Borúth
Persona informo
Naskonomo Steiger Alajos
Naskiĝo 26-an de januaro 1833 (1833-01-26)
en Mád
Morto 26-an de aŭgusto 1886 (1886-08-26) (53-jaraĝa)
en Sátoraljaújhely
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • kantoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elemér Borúth naskiĝis kiel Steiger Alajos la 26-an de januaro 1833 en Mád. Li mortis la 26-an de aŭgusto 1886 en Sátoraljaújhely.

Biografio redakti

Elemér Borúth frekventis lernejojn en Sátoraljaújhely, Eger, Miskolc, Rozsnyó, Kassa. Li komencis sian karieron en 1854, ekde tiam li poemadis. En 1860 li ekhavis postenon en Nyíregyháza, sed li forlasis ĝin kaj ekokupiĝis pri vinkulturo en sia naskiĝurbo. Ekde 1870 li vivis en Sátoraljaújhely, kie li fondis kaj redaktis gazeton Hegyalja [hedjalja]. En 1879 li membriĝis en Societo Petőfi. Liaj poemoj kaj aliaj verkoj aperis ekzemple en Hölgyfutár, Napkelet, Vasárnapi Újság.

Verkaro (elekto) redakti

  • Borúth költeményei (Poemoj de Borúth) 1859
  • Nyárlevelek 1878
  • Hátrahagyott művei – (Liaj postlasitaj verkoj)

Fontoj redakti