Eleonora de Anglio (reĝino de Kastilio)
Eleonoro de Anglio aŭ Leonora de Anglio (n. la 13-an de oktobro 1162, m. la 31-an de oktobro 1214) estis la edzino de Alfonso la 8-a de Kastilio.
Eleonora de Anglio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝedzino de Kastilio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1161 en Domfront | ||||
Morto | 31-an de oktobro 1214 (53-jaraĝa) en Burgoso | ||||
Tombo | Abatejo Las Huelgas vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Plantaĝenetoj vd | ||||
Patro | Henriko la 2-a de Anglio vd | ||||
Patrino | Eleonora de Akvitanio vd | ||||
Gefratoj | Johana de Anglio • Matilda Plantaĝeneto • Alice of France • Maria de Francio • William Longespée, 3-a grafo de Salisbury • Johano de Anglio • Gotfredo de Jorko • Henriko la Juna Reĝo • Gotfredo la 2-a • Rikardo Leonkora • William IX, Count of Poitiers • Morgano vd | ||||
Edz(in)o | Alfonso la 8-a | ||||
Infanoj | Berengaria of Castile • Urraca of Castile • Blanka de Kastilio • Eleonoro el Kastilio • Henriko la 1-a de Kastilio • Sancho de Castilla • Sancha de Castilla • Fernando de Kastilio kaj Plantagenet • Mafalda de Castilla • Konstanciino de Kastilio • Enrique de Castilla vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | edz(in)o de monarĥo vd | ||||
Aktiva en | Kastilio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frua vivo redakti
Ŝi estis filino de Henriko la 2-a de Anglio kaj Eleonoro de Akvitanio, laŭ kiu ŝi nomiĝis. Ŝi naskiĝis en la kastelo de Domfront, Normandio kaj estis baptata de Henriko de Marcy. Ŝia baptopatro estis la kronikisto Robert de Torigni.
Reĝino de Kastilio redakti
En septembro 1180, kiam ŝi havis dek ok jarojn, Henriko edzigis ŝin al Alfonso la 8-a de Kastilio, donante kiel doto Gaskonion. Per tio, Henriko esperis sekurigi la Pirenean landlimon de siaj posedaĵoj en sudokcidenta Francio. La kastilianoj nomis ŝin Leonora aŭ Leonor. En Kastilio ŝi havis grandan politikan influon, kaj ŝi regis la landon kune kun sia edzo. En sia testamento Alfonso precizigis ke, se ŝi postvivus lin, Eleonoro regu kune kun lia filo. Estis Eleonoro kiu persvadis Alfonson aranĝi la geedziĝon de ilia filino Berengela de Kastilio kaj la reĝo de Leono por plicertigi pacon inter la du regnoj.
Morto redakti
Laŭdire, kiam Alfonso mortis, Eleonoro tiom malĝojis ke ŝi ne kapablis estri la funebron: anstataŭe Berengela tion faris. Ŝi malsanis kaj mortis nur dudek ok tagojn post sia edzo. Ŝi entombiĝis en Abatejo Las Huelgas, fondita de Alfonso.
Gefiloj redakti
Eleonoro kaj Alfonso havis dek du gefilojn:
- Berengela de Kastilio, kiu edziĝis al Alfonso la 9-a (Leono) (1180-1246)
- Sanĉo, kiu naskiĝis kaj mortis en 1181
- Sanĉa (1182-la 3-an de februaro 1184)
- Henriko, kiu naskiĝis kaj mortis en 1184
- Urraca de Kastilio, kiu edziĝis al Alfonso la 2-a (Portugalio) (1186-1220)
- Blanka de Kastilio, kiu edziĝis al Ludoviko la 8-a (Francio) (1188-1252)
- Fernando de Kastilio kaj Plantagenet (la 29-an de septembro 1189-1211)
- Mafalda (1191-1204)
- Konstanca (1195-1198)
- Leonora, kiu edziĝis al Jakobo la 1-a de Aragono (1200-1244)
- Konstanca, monaĥino de Abatejo Las Huelgas (1201-1243)
- Henriko la 1-a (Kastilio) (1204-1217)