Eleotris melanosoma

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri besto. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Eleotris melanosoma.

La Eleotris melanosoma estas specio de fiŝoj de la familio de Eleotridae. La specio estas indiĝena en sensalaj, saletaj kaj salaj marbordaj akvoregionoj disde Orientafriko tra Sudazio ĝis la insuloj de okcidenta Pacifiko. Ĉi tiu specio eblas kreski al longeco da 26 cm (ĉirkaŭ 10 coloj). Ĝi estas graveta por lokaj komercaj fiŝkaptejoj. Laŭ la IUCN la populacigrando stabilas.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eleotris melanosoma

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Perkoformaj Perciformes
Familio: Eleotredoj Eleotridae
Genro: Eleotris Eleotris
Eleotris melanosoma
(Bleeker, 1852)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
Culius melanosoma
(Bleeker, 1852)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specio estas priskribita unue de Pieter Bleeker je 1852. La Catalogue of Life ne listigas subspeciojn de tiu ĉi fiŝo.

La fiŝo estas malhelbrune ĝis nigre kolora kun horizontalaj linioj kelkfoje. Ĝi havas grandan buŝon. Ĝi enloĝas kotkovritajn partojn de lagunoj, de rizoforacaj marĉoj kaj iafoje sensalan akvon.

Referencoj redakti