Elfrida Andrée (la 19an de februaro 1841 – la 11an de januaro 1929), estis sveda orgenisto, komponisto kaj dirigento kaj la granda pioniro kiu rompis multajn barojn kiuj limigis la muzikajn agadojn de virinoj en Svedio.

Elfrida Andrée
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1841 (1841-02-19)
en Visby parish
Morto 11-an de januaro 1929 (1929-01-11) (87-jaraĝa)
en Vasa parish
Tombo Norda tombejo, apud Stokholmo
Lingvoj sveda
Loĝloko house of Cramér
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Reĝa Muzikaltlernejo ĉe Stokholmo
Familio
Patro Andreas Andrée
Frat(in)o Fredrika Stenhammar
Okupo
Okupo dirigentokomponistoorgenisto • aktivisto pri virinaj rajtoj
vdr

En 1995, muzikeldonejo Capris publikigis KD kun la piankvinteto de Andrée, kune kun pianosonato, arĉa kvarteto en B-minoro, kaj voĉa muziko.

Interalie ŝi estis la fratino de sveda opera kantistino-sopranulino Fredrika Stenhammar.

Vivo redakti

 
Elfrida Andre apud la orgeno en Gotenburgo

Andre naskiĝis en Visby [1]. Ŝi estis filino de progresema kuracisto kiu apogis sian filinon per leteraj kaj personaj diskutoj kun deputitoj por ŝanĝi la leĝon kiu malpermesis al virinoj profesie labori kiel orgenisto.

Je sia 16 jaraĝo ŝi diplomiĝis kiel orgenisto ĉe la Reĝa Sveda Akademio de Muziko. Tiel ŝi fariĝis la unua virino en Svedio kiu ricevis tian diplomon [2]. Ŝi devis lerni kiel ekstermura studento, ĉar ne estis permesata al virinoj la eniro al la Akademio. Post la diplomiĝo ŝi devis batali dek jarojn por unue atingi ŝanĝon en la restrikta leĝo, kaj poste ankoraŭ kontraŭstari la sociajn konvenciojn por efektive ricevi nomumon kiel orgenisto de Katedralo.

Dume ŝi studis komponadon sub Ludvig Norman kaj Niels Gade, kaj sukcesis en la lukto por aliaj rajtoj: ŝi helpis realigi alian leĝan ŝanĝon per kiu virinoj povu esti dungitaj kiel telegrafistoj. Elfrida Andrée iĝis la unua sveda virino telegrafisto (1863), malfermante labormerkaton kiu baldaŭ iĝis populara postulo de virinoj en Svedio.

Ŝiaj klopodoj por akiri lokon en tia vira mondo sekvis diversmaniere: pri la premiero de sia Unua Simfonio ĉe la Hammars Teatro de Stokholmo, ŝi skribis en sia taglibro, ke la muzikistoj “intence malĝuste ludis”… Ŝi kaj ŝia fratino retiriĝis de la teatro kiam la lasta movado komenciĝis, ĉar la violonoj iris malantaŭ la orkestro. La kritikistoj estis speciale akraj pri la verko.

Konvinkita de sia patro, Elfrida Andrée aŭdoprovis kune kun 7 viroj por la posteno de orgenisto en la Katedralo de Göthenberg (1867). Kontraŭ siaj atendoj kaj esperoj ŝi estis unuanime akceptata de la ĵurio. Tiel ŝi fariĝis la unua virino orgenisto de katedralo en la tuta Eŭropo, posteno kiun ŝi konservis dum sia vivo [3].

Ŝi konsideris ke la komponado de simfonio estis la plej alta stadio por muzikverkisto. La fakto, ke ekzistis nek virinaj komponistoj, nek virinaj dirigentoj, donis al ŝi la senton de diskriminacio.

Kiel katedrala orgenisto Elfrida Andrée organizis serion de popularaj koncertoj prezentante proksimume 800 programojn en kiuj ŝi inkludis kelkajn el siaj simfonioj. Tiel ŝi establis sian reputacion kiel la unua sveda virino kiu dirigentis simfonian orkestron, kaj kiu verkis orgensimfoniojn daŭre prezentataj ĝis nun. En konsidero de ŝiaj atingoj, ŝi estis elektita membro de la Sveda Akademio de Muziko (1879) [4].

Por la malfermo de la Reĝa Operejo en Stokholmo organiziĝis opera konkurso, al kiu Elfrida Andrée prezentiĝis kun opero nomita Fritiof's Saga (1898) verkita kune kun la dramistino Selma Lagerlöf. Malgraŭ ke ili ne atingis la premion, Elfrida poste eltiris de la opero du orkestrajn suitojn kiuj iĝis ŝiaj plej konataj verkoj. Ŝi ankaŭ komponis tri simfoniojn por orkestro kaj du por orgeno, plurajn signifajn ĉambrajn komponaĵojn, same kiel pecojn por orgeno kaj piano, korusajn mesojn en la sveda, kantatojn, kaj kanzonojn [5].

La opozicio al virinoj kiel muzikistoj kaj komponistoj kreskis en la 1880-aj jaroj, tamen, kaj paradokse, al la pionira vojo de Elfrida aliĝis aliaj svedaj virinoj kiuj ankaŭ komencis muzike brili, nome Laura Netzel (V. en M.173), Valborg Aulin (1860-1928) kaj Helena Munktell (1852-1919), kiuj sekvis ŝiajn paŝojn.

Laŭ Dave Lewis, post jarcento de forgeso, la muziko de Elfrida Andrée reaperis en Svedio, ĉar “ĝi estas teknike solida kaj iom pli esprimplena ol la muziko de siaj svedaj samtempuloj."

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 176 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Por plia legado redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti