Emília Márkus [mArkuŝ], hungare Márkus Emília estis hungara aktorino. Ŝia edzo estis Károly Pulszky, ŝia filino estis Romola Pulszky.

Emília Márkus
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1860 (1860-09-10)
en Szombathely
Morto 24-an de decembro 1949 (1949-12-24) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)oj István Márkus • Miklós Márkus • József Márkus
Edz(in)o Károly Pulszky
Infano Romola Pulszky
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Emília Márkus

Emília Márkus naskiĝis la 10-an de septembro 1860, Szombathely - mortis la 24-an de decembro 1949, Budapeŝto.

Biografio redakti

Emília Márkus finis la lernadon en aktora akademio en 1878, sed ŝi komencis pli frue sian aktoran karieron en 1875. Ŝi furoris en 1877 en Nacia Teatro (Budapeŝto), kiel Julieta en William Shakespeare: Romeo kaj Julieta. En 1880 ŝi partoprenis en la teatra inaŭguro en Szombathely. En 1882 ŝi edziniĝis, tial ŝi uzis la nomon P. Márkus Emília kaj baldaŭe ŝi naskis filinon. En 1903 denove ŝi edziniĝis, tamen la nomo restis. Ŝi ricevis premiojn en 1921 kaj en 1930.

Roloj (selekto) redakti

  • 4 mutaj filmoj inter 1901-1936, ekzemple A táncz (La danco), 1901, kiu estis la unua hungara filmo
  • diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Hamlet, Reĝo Lear, Othello, Macbeth; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk); Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo); Mór Jókai: Az aranyember (La orohomo), A fekete gyémántok (La nigraj diamantoj); Gergely Csiky: A nagymama (La avino)

Fontoj redakti

 
Pentraĵo de Gyula Basch: Emília Márkus en ruĝa salono