Sankta Emeterio (mortis la 3-an de marto 298) estis romia soldato kiu estis senkapigita pro sia kredo en kristanismo. Li estas konsiderita martiro fare de la Katolika Eklezio kaj, kun Sankta Celedonio, patrono de la urbo Santandero (Kantabrio) kaj de Calahorra, en Rioĥo, kie eble li mortis.

Sankta
Emeterio
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 270
en Calahorra
Morto 3-a de marto 298
en Calahorra
Mortis per senkapigo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Gefratoj Celedonio vd
Profesio
Okupo militisto vd
Sanktulo
Honorata en Katolika eklezio
Patroneco urboj Santandero kaj Calahorra
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emeterio kaj Celedonio, eble fratoj, servis en tiu rioĥa urbo fine de la 3-a jarcento; ĉu dum la persekutado fare de Diokleciano ĉu en tiu de Valeriano ili estis enprizonigitaj kaj devigitaj ĉu rezigni sian fidon ĉu abandoni la militservon. Ili estis torturitaj kaj finfine senkapigitaj en la sablejo de la rivero Cidacos ekster Calahorra, kie poste oni konstruis la nunan katedralon en Calahorra; pro tio ĝia stranga loko ekster la muregoj de la urbo. La legenda rakonto asertas, ke la kapoj de la sanktuloj alvenis al la urbo Santandero (Kantabrio) pere de ŝtona boato (ofta legendo) kaj ili estis garditaj fare de tiea komunumo de monaĥoj.