Emma Cohen

hispana aktorino

Emmanuela Beltrán Rahola, plej ofte konata kiel Emma COHEN (Barcelono, 21a de Novembro 1946 - Madrido, 11a de Julio 2016),​ estis hispana aktorino kaj verkistino.

Emma Cohen
Persona informo
Naskonomo Emmanuela Beltrán Rahola
Naskiĝo 21-an de novembro 1946 (1946-11-21)
en Barcelono
Morto 11-an de julio 2016 (2016-07-11) (69-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Edz(in)o Fernando Fernán Gómez vd
Profesio
Okupo aktoroverkistoscenaristofilmreĝisoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1968– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi ekkarieris en teatro dum ŝi ankoraŭ studis juron, kion ŝi forlasis. Tiukadre ŝi aktoris por Marat-Sade, kun Adolfo Marsillach, Un enemigo del pueblo (1972) kun Fernán Gómez, La lección de anatomía (1977), El alcalde de Zalamea (1979), Domingo burgués (1979), Los domingos, bacanal (1980),​ El gran teatro del mundo (1981), El rey ciervo (1981), Del rey Ordás y su infamia (1983), Ivanov (1983), Ojos de bosque (1986), kaj Kean (1990).

En kino ŝi debutis en 1968 per la filmo Tuset Street, de Jorge Grau, protagonistigita de Sara Montiel. Ekde 1972 ŝi apartiĝis de la konata kiel Skolo de Barcelono, kun kiu ŝi estis ludinta dekomence kaj ekfaris pli komercan kinon. Laŭlonge de tiu jaroj ŝi partoprenis en kinkomedioj de Mariano Ozores, kiel Celedonio y yo somos así, terorfilmoj, kiel La semana del asesino de Eloy de la Iglesia, aŭ erotikaj filmoj. Unu de la plej kuriozaj filmoj de tiu etapo estas sendube Las petroleras (Les pétroleuses), aparta vakera filmo en kiu Brigitte Bardot kaj Claudia Cardinale ĉefrolis. Ŝi laboris ankaŭ por tiu kiu estis poste ŝia edzo, nome Fernando Fernán Gómez, en filmoj ¡Bruja, más que bruja! (1977), Mambrú se fue a la guerra (1985), El viaje a ninguna parte (1986) kaj El mar y el tiempo (1989).

En televido ŝi famiĝis pro la populara rolo de Gallina Caponata en la hispana versio de la porinfana programo Barrio Sésamo (1979-1980). Tamen la masko kaŝis sin kaj oni ne konis tiam ŝian identecon. Ŝi partoprenis ankaŭ en serioj El conde de Montecristo (1969), Tres eran tres (1973), Juan soldado (1973), El pícaro (1974), Curro Jiménez (1976), El juglar y la reina (1978), Gatos en el tejado (1988) kaj Delirios de amor (1989).

ŝi dediĉis sin ankaŭ al verkado, kaj krom verki scenarojn, ŝi publikigis la jenajn librojn:

  • Toda la casa era una ventana (1983)
  • Alba, reina de las avispas (1986)
  • Negras tierras negras (1988)
  • Hechizos, filtros y conjuros eróticos (1990)
  • Miranda Hippocampus o La isla del aire (1990)
  • Rojo milady (1993)
  • Muerte dulce (1993)
  • Loca magnolia (1996)
  • Magia amorosa para desesperadas y desesperados (2014)

Ŝi edziniĝis en 2000 kun la aktoro kaj reĝisoro Fernando Fernán Gómez, kun kiu ŝi havis amrilaton ekde la 1970-aj jaroj, kio estis interrompita dum ĉirkaŭ unu jaroj, kiam Emma vivis amaferon kun la verkisto Juan Benet, sed ŝi revenis ĉe Fernán Gómez kaj restis ĝis lia morto en 2007. Ŝi mortis pro kancero en Madrido la 11an de julio 2016 estante 69-jaraĝa.​

Kelkaj filmoj redakti