Emma Sz. Egyed [es edjed], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sz. Egyed Emma estis hungara medalisto, skulptisto, altlerneja instruisto.

Emma Sz. Egyed
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1935 (1935-01-12)
en Kőtelek
Morto 18-an de junio 2016 (2016-06-18) (81-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo skulptisto • medalisto
vdr
Reliefo pri Lajos Kossuth fare de Emma Sz. Egyed

Emma Sz. Egyed [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1935 en Kőtelek, ŝi mortis la 15-an de junio 2016 en Sopron.

Biografio redakti

Emma Sz. Egyed frekventis industriartan gimnazion en Budapeŝto inter 1950–1954, ŝiaj artaj instruistoj estis István Martsa kaj Tamás Vígh. Ŝi akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1959. Ŝiaj majstroj estis denove Tamás Vígh kaj Pál Pátzay. Post la diplomo ŝi instruis lernojaron en lernejo en Győr. Inter 1960 kaj 2001 ŝi instruis en altlernejo en Sopron, kiu baldaŭ estis unuigita al Universitato de Okcidenta Hungario, poste ŝi emeritiĝis. Ŝi partoprenis somere en laboro de artiskolonio en Nyíregyháza en 1991, 1997 kaj 2002. Ŝi kreis komence bustojn el terakotoj, baldaŭ plej ofte medalojn. Ŝi ricevis plurajn premiojn, medalojn inter 1965-2007. Ŝi havis edzon.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

  • Sopron (1966, 1973, 1978, 1984, 1996)
  • Győr (1967, 1979, 1983)
  • Tokaj (1972)
  • Budapeŝto (1973, 1985)
  • Sárvár (1985)
  • Kőtelek (1986, 1996)
  • Kecskemét (2006)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj artaĵoj redakti

Elektitaj artaĵoj (sen bildo) redakti

  • "Baja" (medalo)
  • "Legjobb Magyar Filmért" (medalo)
  • "A Soproni Sörgyár 100 éves" (memormedalo)
  • "Gondolkodó nõ" (terrakoto)

Fontoj redakti

Referencoj redakti