English-Esperanto Dictionary

Vortaro angla-Esperanto de Fulcher and Long el 1921 kaj plurfoje reeldonita
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

English-Esperanto Dictionary estas vortaro, verkita de Fleming Fulcher kaj Bernard Long. Ĝi aperis en 1921, sed estas plurfoje reeldonita kaj represita de la "The Esperanto Publishing Company Limited" el Heronsgate, Anglujo.

English-Esperanto Dictionary
English-Esperanto Dictionary
English-Esperanto Dictionary
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1921
Urbo Heronsgate
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 350
vdr

Recenzoj redakti

 
 Ni ĝoje salutas tiun ĉi ampleksan vortaron plej zorge kunmetitan. Unu el la plej bonaj kvalitoj de tiu nova vortaro estas, ke la aŭtoroj donas klare la tradukon de plursencaj vortoj. Bona ideo estis ankaŭ la aldono de klariga listo de neologismoj. Malgranda rimarko estas tamen; laŭ ni, farota pri la uzo de la landnoma finaĵo — io, malgraŭ la konsilo de la Akademio pri tiu detalo. La vortaristoj precipe devas montri al la novaj Esperantistoj nur la bonan vojon, akceptitan kiel tian de niaj oficialaj organizaĵojn 
— Belga Esperantisto n079-080 (sep-okt 1921)

Eksteraj ligiloj redakti