Envitra transskribado

Envitra transskribado estas la produktado de nuraj mRNA-molekuloj je granda kvanto estas foje utila por ekzemple studi la RNA-splis-mekanismon aŭ uzi RNA-jn kiel hibrid-sondilojn.

La DNA-sinsekvo kiu kodas studendan RNA-n estas enplasmidigita aŭ enfaĝemidigita sekve de promotoro uzata de faĝa RNA-polimerazo. La DNA servanta kiel matrico estas unue liniigita ĉe la sinsekvo-finaĵo per tranĉo farita de restrikt-enzimo. La RNA-polimerazo ekigas poste la transskribadon ĉe la promotoro kaj sintezas la RNA-fadenon komplementan al la klonita DNA-sinsekvo ĉeeste de ribonukleotidoj (NTP). Se unu el la ribonukleotidoj aldonita estas markita (ĉu radioaktive, ĉu fluoreske), tiam RNA markita ankaŭ produktiĝas. La envitra transskribado haltas tiam, kiam la RNA-polimerazo atingis la finon de la liniigita plasmido.