Erikeja lobelio, latine Lobelia urens, estas planto el la familio Kampanulacoj. Temas pri diskreta herbo plurjara, kiu malfacile atingas 50 cm alte. La tigo estas rekta, senhara. La ne paraj folioj, malalte oblongaj, dentaj, iĝas stretaj; lancformaj pli alte, ili iĝas la liniformaj brakteoj de la spikaspekta (fakte cuma) infloresko. Floroj estas duflanke simetriaj (male al plej multaj genroj el la sama familio). Ĝis 15 mm longaj, ili havas purpure bluajn petalojn en du lipoj (du petaloj supre, tri sube); frukto estas stara kapsulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Erikeja lobelio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Kampanulacoj Campanulaceae
Genro: Lobelio Lobelia
Specio: L. urens
Lobelia urens
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Floroj de la erikeja lobelio

Tiu planto aperas en erikejoj, ankaŭ en herbejoj aǔ rande de arbaroj en tre acida grundo, en atlantikaj regionoj, de Maroko ĝis Britaj insuloj.

La latina epiteto urens aludas al la tre akra gusto de tiu planto. Tamen tiu trajto ne estas malofta en la genro, pro tio la elekto de alia karaktero por nomi la specion (Heath Lobelia en la angla).