Erimanto (monto)
Erimanto (greke Ερύμανθος; latine Erymanthus) estas monto en Arkadio, regiono en Grekujo.
Erimanto | |||
---|---|---|---|
montara sistemo • monto | |||
supermara alteco |
2 224 m | ||
Geografia situo | 37° 51′ N, 21° 49′ O (mapo)37.85277777777821.8225Koordinatoj: 37° 51′ N, 21° 49′ O (mapo) | ||
| |||
La monto troviĝas en la nordokcidento de la greka duoninsulo Peloponezo kaj havas maksimuman alton de 2.224 m. Ĝi estas la kvara plej alta monto de la duoninsulo.
Mitologio redakti
La monto Erimanto famiĝis en la greka mitologio, kiam Heraklo kaptis gigantan apron sur ĝiaj deklivoj. Tio estis la kvara el liaj dek du laboroj.
Bibliografio redakti
- Karl Kerényi, Die Mythologie der Griechen – Die Götter- und Menschheitsgeschichten (La mitologio de la grekoj - Rakontoj pri dioj kaj homaro), eld. dtv, Munkeno, 1994, ISBN 3-423-30030-2
- Michael Grant, John Hazel, Lexikon der antiken Mythen und Gestalten (Leksiko pri antikvaj mitoj kaj roluloj), eld. dtv, Munkeno, 2004, ISBN 3-423-32508-9
- Robert von Ranke-Graves, Griechische Mythologie – Quellen und Deutung (Greka mitologio - Fontoj kaj interpretado), eld. rororo, Hamburg, 2001, ISBN 3-499-55404-6