Ernő Massány [maŝAni? maŝAnj?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Massány Ernő estis hungara meteologo, astronomo.

Ernő Massány [1] naskiĝis la 26-an de novembro 1878 en Hungara reĝlando en vilaĝo Kispalugya, kiu jam estas urboparto de Liptovský Mikuláš en Slovakio. Li mortis en 1946 (la fontindikoj pri la preciza dato estas malsamaj) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ernő Massány akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1902 li laboris en la tutlanda meteologia instituto en observatorio de Ógyalla, post 2 jaroj jam en Budapeŝto. Liaj artikoloj aperis ekde 1903 en Vasárnapi Újság, post longaj jaroj li parolis en Hungara Radio. En 1917 li provizore pensiuliĝis, tamen li estis direktoro de fabriko pri flugmaŝinoj. En 1927 li malpensiuliĝis kaj revenis al la meteologia instituto, kie li havis altan postenon. Li plene pensiuliĝis en 1943.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adalékok a Jupiter megfigyelésének történetéhez (1904); ankaŭ germane Beiträge zur Geschichte der Beobachtungen des Jupiter
  • A Halley üstökös (1909)
  • Pontos idő jelzése rádió útján (1927)

Fontoj redakti