Esperanza Spalding

Esperanza Emily SPALDING (la 18-an de oktobro 1984) estas usona ĵazisto, kantisto kaj kontrabasisto kaj basgitaristo. Ŝi gajnis la Grammy Award for Best New Artist en 2011 kaj estis tiel la unua ĵazisto kiu gajnis la premion [1]. Ŝia stilo, kiu kombinas nov-anima muzikon, funkon, repon kaj bossanovan kaj ligas la generacion de la unua jardeko de la 21-a jarcento kun tradicia ĵazo, estas aprezata de kaj kritikistoj kaj aŭskultantoj. Afrohararo estas ŝia markostampo.

Esperanza Spalding
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1984 (1984-10-18) (39-jaraĝa)
en Portlando, Oregono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Berklee College of Music • The Northwest Academy
Okupo
Okupo muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • kantisto • konstrabasisto • komponisto • diskografa artisto • libretisto
TTT
Retejo http://www.esperanzaspalding.com/
vdr

Vivo redakti

 
Spalding kantas al la spektantaro ĉe la Norda Mara Ĵaza Festo, 2009
 
Spalding prezentas ĉe Koncerto de la Nobel-premio pri paco de 2009
 
Spalding funkcianta muzikan edukadan budon ĉe Austin Urbaj Limoj Muzika Festo, 2012

Ŝi naskiĝis en Portlando, Oregono kaj loĝis en kvartalo kun malalta sociekonomika statuso. Ŝia patrino estis fraŭla patrino de miksita hispano - afro-usonana - kimra - indiĝena deveno. En la aĝo de 16, ŝi finis siajn formalajn studojn kaj daŭriĝis por studi helpe de stipendio en la Muzikista Evoluo-Programo de la Universitato de Oregono. En 2002, ŝi estis akceptita al la Berklee College of Music en Bostono kaj estis laŭdita fare de la vicdirektoro de la institucio, Gary Burton. Tuj kiam ŝi finis siajn studojn du jarojn poste, ŝi estis dungita por instrui en la institucio.

Ŝai unua registraĵo Junjo estis publikigita la 18-an de aprilo 2006. La dua registraĵo, Esperanza, estis publikigita la 20-an de majo 2008, en kiu ŝi kantis en la portugala kaj la hispana krom la angla. La albumo atingis la trian lokon en la ĵazalbumo de Billboard [2].

En oktobro 2009, Spaulding estis elektita fare de la Prezidanto de Usono, Barack Obama, por ludi en Oslo ĉe la ceremonio kie li ricevis la Nobel-premio pri paco.

La tria registraĵo de Radio Music Society estis publikigita la 20-an de marto 2012. La albumo atingis la dekan lokon en la ĝenerala diskfurorlisto de Billboard kaj la unuan lokon inter la ĵazalbumoj [3].

En 2012, la legantoj de la revuo Down Beat elektis ŝin kiel la muzikiston de la jaro [4].

En 2017, ŝi aperis en gasta rolo en la muzika filmo Coco reĝisorita de Riza.

Diskaro redakti

Literaturo redakti

  • (August 2018) “Emily's D+Evolution , Esperanza Spalding. CD/Vinyl/Digital Download. Concord Records, 2016”, Journal of the Society for American Music 12 (3), p. 376–378. doi:10.1017/S1752196318000287. 

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti