Eterna bukedo

(Alidirektita el Eterna Bukedo)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Eterna Bukedo [1] estas kolekto da poemoj el 22 diferencaj lingvoj kaj de 115 aŭtoroj, esperantigitaj fare de Kálmán Kalocsay. La 352-paĝa libro estas eldonita de Literatura Mondo el Budapeŝto kaj aperis en la jaro 1931.

Eterna Bukedo
Aŭtoro Kálmán Kalocsay
Eldonjaro 1931
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 352
vdr

La libro enhavas finan noton pri metriko en Esperanto.

Recenzoj redakti

 
 Preskaŭ kronologie, iom laŭlingve kaj laŭskole ordigitaj, ili kondukas nin de egipta faraono al grekaj, latinaj, orientaj klasikuloj, ĝis la ĉefaj aŭtoroj. de l' lastaj jarcentoj, ĝis antaŭmilitaj verkistoj. Grava, rimarkinda, altnivela verko, kiu estos fonto por multaj legantoj de utilaj komparoj, artaj ĝuoj, noblaj pensoj, benaj emocioj. 
— 1932, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 85
 
 La famkonata hungaro dediĉas sian antologion al la memoro de Antoni Grabowski kaj li rajtas tion fari. En majstra formo li tradukas poemojn ne nur de diversa nacieco, sed ankaŭ el ĉiuj epokoj La aranĝo estas proksimume kronologia. Precipe la esperantistaro dankos al la kolektanto pro la perigo de valoraĵoj el la poezia trezorejo de lia patrolando, de la balkanaj ŝtatoj, de Nederlando, Estonio kaj de la ekstrem-orientaj landoj. Laŭforme eble plej plaĉos la senrimaj, sed pro tio ne malpli „laŭleĝaj“ ritmoj (heksametro, antikva liriko, orientalaj metroj). Kiel perlojn inter la tradukaĵoj mi menciu interalie parton de la „Kanto de l’ Kantoj“, himnon al Diana de Sappho, la vintran odon (I, 9) de Horaz, „Sub la tilio" de Walter von der Vogelweide, la kvinan, kanton el la „Infero“ de Dante, kelkajn sonetojn de Shakespeare, la du poemojn de Schiller; de Goethe ,,Vesperkanto de l’ migranto kaj Prometheus“; du poemojn de Lenau; "Ripozos vi por Ciam“ de Leopardi; multajn versojn de Petöfi; du famajn poemojn de Verlaine; verketon de Tagore (La ĝardenisto kaj la reĝino“). En la notoj pri la poetoj oni korektu la indikon pri la elparolado de Caaucer (o, ne aŭ!) kaj la jaron de la morto de Heine (1856 ne 1865). Kalocsay uzas plejgrandamase verbojn desubstantivajn (blanki ktp eĉ honorati, amareci) kaj memstarajn radikojn por la malo de iu kvalito (trista, povra). Neoficialajn vortojn k. mitologiajn homojn li klarigas k. aldonas fontindikon rilate la novajn vortojn. En la aplikado de sufiksoj li estas iom ŝparema. Krome mi notis kiel dubindajn formojn pĝ. 14 turnas min la kap’ (es schwindelt mir der Kopf) pg, 32 kiom (sen „da“ pro la metro uzita) p. 45 kaj ofte „trezoro“ en la senco de „amatino“, p. 63 kiam min ekvidas (sen subjekto „li“) p. 71 jeni, p. 75 post ol (-kiam), p 85 malhardi (anst. igi), p. 129 Knabo rozon ŝiris do (senco: tamen), p. 131 ne „dankon“, sedj.,danku“, p. 143 reblui (-igi), p. 186 gis (solange, eble „dum"), p. 212 primavera (anst. printempa), p. 215 la sekretoj memaj (de vi mem) p. 298 diablon aparteni (al diablo), p. 279 korni estas eble preseraro por „kroni“. Kelkfoje la tradukisto antaŭirigas tabelvorton interrogativan per „ke“. Iom tro libera ŝajnas la ritmo de "Al Lesbia“. Kiel rimon Heinecan en la Camões-traduko mi citu „do vi — movi.“ 
— D-ro Biehler. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.105 (feb 1934)

Referencoj redakti

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 88, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj redakti