Félix ROTAETA (Madrido, 1a de aprilo 1942Barcelono, 23a de novembro 1994)​ estias hispana aktoro, reĝisoro​ kaj verkisto.​

Félix Rotaeta
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1942 (1942-04-01)
en Madrido
Morto 23-an de novembro 1994 (1994-11-23) (52-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktorofilmreĝisoro • filma scenaristo • scenaristo vd
Laborkampo aktorado • kina reĝisorado • kina scenverkado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Studinte ĵurnalismon kaj teatron, li ekaktoris en la grupo de sendependa teatro "Los Goliardos", ekde 1965 ĝis ĝia dissolvo en 1972. Poste li dediĉis sin al kino dum la 1970-aj kaj komenco de la 1980-aj jaroj. Specializita en kompleksaj, turmentitaj kaj foje funebraj roluloj, elstare ĉe la rolulo de ĵaluza kaj batema edzo en la unua filmo reĝisorita de Pedro Almodóvar nome​ Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón (1980). Dume li plue aktoris en teatro kaj televido: Silencio, estrenamos (1974), El pícaro (1974), Suspiros de España (1974), Niebla (1976), Platos rotos (1985) kaj Delirios de Amor (1989).​

Kiek verkisto, li verkis la romanojn Las pistolas (JC, 1981; Hiperión, 1983)9​ kaj Merienda de blancos (Hiperión, 1983) kaj la teatraĵon Del marqués al Ministro, sin pasar por el registro. Krome li reĝisoris du filmojn: El placer de matar (1988), nome adaptaĵo de sia romano Las pistolas, premiita en la 4a Semajno de la Hispana Kino de Murcia,​ kaj Chatarra (1991)​ protagonistigita de Carmen Maura kaj Mario Gas, kiu estis elektita por konkursi en la Festivalo de Venecio.​

Kelkaj filmoj redakti

  • Yo creo que... (1975).
  • Los placeres ocultos (1976).
  • Cuando los maridos se iban a la guerra (1976).
  • Pomporrutas imperiales (1976).
  • La petición (1976).
  • Tigres de papel (1977).
  • ¿Qué hace una chica como tú en un sitio como éste? (1978).
  • La escopeta nacional (1978).
  • De fresa, limón y menta (1978).
  • El crimen de Cuenca (1979 y 1981).
  • Pepi, Luci, Bom y otras chicas del montón (1980).
  • Gary Cooper, que estás en los cielos (1980).
  • Crónica de un instante (1981).
  • Kargus (1981).
  • Corre, gitano (1982).
  • La conquista de Albania (1984).
  • Akelarre (1984).
  • Tiempo de silencio (1986).
  • Calé (1987).
  • El placer de matar (1988). Reĝisoro.
  • Soldadito español (1988).
  • Boom boom (1990).
  • Chatarra (1991). Reĝisoro.
  • Justino, un asesino de la tercera edad (1994).
  • Atolladero (1995).


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Félix Rotaeta en la hispana Vikipedio.