Fűrész Gábor

hungara astronomo

Gábor FŰRÉSZ [fUrEs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fűrész Gábor, sed konata en sciencaj publikaĵoj kiel Gabor Furesz, naskiĝis la 25-an de marto 1978 en Székesfehérvár), estas hungara astronomo.

Fűrész Gábor
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1978 (1978-03-25) (46-jaraĝa)
en Székesfehérvár
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Li ricevis sian doktorecon pri astronomio en 2002 en la Scienca Universitato de Szeged.

Minor Planet Center kreditas lin de la kunmalkovro de la asteroido 111468 Alba Regia la 23-an de decembro 2001 en kunlaboro kun Krisztián Sárneczky.[1]

De 2014 li laboras ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gábor Fűrész en la itala Vikipedio.