FNAC

franca librovendejaro

FNAC, laŭ la konzerna logotipo kutime literumata minuskle, do fnac, estas granda franca podetala ĉeno vendanta librojn, kompaktdiskojnn, lumdiskoj, aŭ pli ĝenerale kulturajn kaj elektronikajn produktojn. La librovendejaro estis fondita de André Essel kaj Max Théret en 1954. Ĝia ĉefsidejo estas en Le Flavia en Ivry-sur-Seine proksime al Parizo. Fnac estas mallongigo de Fédération Nationale d’Achats des Cadres ("Nacia Aĉeta Federacio por Oficuloj"). La konzerno havas proprajn librovendejejojn en Francio, Tunizio, Portugalio, Hispanio, Svislando, Luksemburgio kaj Nederlando, kaj aldonajn franĉizajn vendejojn en Maroko, Kataro, Ebura Bordo, Kameruno, Belgio kaj Kongo; ĝi aparte fokusiĝas pri kulturaj produktoj en la franca lingvo, kaj ankaŭ funkcias kiel eldonejo.

FNAC
FNAC
negocobutikĉenolibrovendejo vd
Dum 1954 - nekonata/nuntempe
Jura formo Anonima societo
Fondita 1954 en Parizo
Fondintoj André Essel • Max Théret vd
Sidejo Ivry-sur-Seine apud Parizo (Francio)
Lando Francio
Dungitoj 26 018 (en 2016)
Agokampo libroj, kompaktdiskoj, lumdiskoj
muziko
filiaj kompanioj Q3456547Q3074729 vd
TTT www.fnac.com
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti