Faŭsto, parto 1

(Alidirektita el Faŭsto I)

Faŭsto I estas drama poemo de Johann Wolfgang von Goethe, el la germana tradukis Norberto Bartelmes, eldonis SAT, 1923, 153 p.

Faust. Eine Tragödie.
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1808
Ĝenro dramo • tragedio
vdr
Faŭsto, parto 1
Faŭsto, parto 1
Faŭsto, parto 1
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Eldonjaro 1923
Eldoninto SAT
Paĝoj 153
vdr
Citaĵo
 Faŭsto, imaga heroo, temo de multaj literaturaĵoj trovis definitivan formon en la majstroverko de Goethe. La traduko - rima kun malpli regulaj ritmoj - estis tiom malfacila, ke rezulto pli perfekta eble ne estas atingebla. Oftaj versoj kun nenatura vortordo. 
— 1923, Georges Stroele, Esperanto, p. ISZ.

Ekzemplero de la libro situas interalie en la privata biblioteko de P. Fiŝo.

Rigardu Faŭsto. Konciza komentario al Faŭsto, 1-a parto

Recenzoj redakti

 
 "...imaga heroo, temo de multaj literaturaĵoj trovis definitivan formon en la ĉefverko de G. La traduko - rima kun malpli regulaj ritmoj - estis tiel malfacila, ke rezulto pli perfekta eble ne estas atingebla. Oftaj versoj kun nenatura vortordo." (G. S., ,E', 1923, p: ISZ.) 
 
 Krom Sinjoro Tadeo, mi sukcesis legi ĉiuj la plej elstarajn poemtradukojn en Esperanton. Apud la zamenhofaj tradukklasikaĵoj, viciĝis en mia legado La tragedio de l' homo, Eterna bukedo, Infero, Johano la Brava, age de Kalocsay; Eŭgeno Onegin, age de Nekrasov ; k. t. p. al tiuj aldonigis la frando de nia poezia literaturo per la verkoj de Baghy, Kalocsay, Hohlov, Kurzens, Mihalski kaj aliaj, kie troviĝas la propra spirita vivo de nia literatura popolo esperantista. Kaj jen, danke al la postmilita ak­tiveco de SAT, mi povis finfine legi Fausto I, en la traduko de N. Barthelmess, eldonita de Siegfried Ziegler.

Bildo de Goethe, papero, preso kaj bindo estas plaĉaj, eĉ luksaj, inda kontribuo al la 200a datreveno de la naskiĝo de tiugeniulo. La prezo, tamen, ŝajnas al mi troa por la SAT-anaro kaj por la belliteraturemaj ceteruloj. Estus eminenta frenezo, ke mi intenciis ion diri pri la signifo kaj enhavo de tiuverko, tiel amplekse jam pritraktitaj de mondfamaj) fakuloj. krome, la samdate kaj —loke aldonita komentaĵo de M. Butin superfluigas tiun prion en senpretanda esperantista recenzo. Sed jen io pri la traduko. Kiel supre dirite, mi havas iom da kutimo koncerne legon de poezia esperanto-literaturo. Tamen, neniam antaŭe, ĉe verko de eminenta esperantisto — kaj nia Bartelmess estas ja tia! —, mi trabatis al mi tiel malfacilan vojon dum la ĝisfina ellego, Mi ne povas gustumi la germanan originalon, kaj sekve mi ne povas kompari; sed gustumi la esperantan tradukon, ce [tiel] la unua enego, ankaŭ mi ne plenpovas. — Por mi malfermiĝis la grandiozo de Infero, kaj de ties kalocsaja traduko, jam ĉe la dua plenlego (poste mi ĝin tusegis ankoraŭ trian fojon). Nu, mi ne scias, ĉu mi ellegos, du pliajn fojojn, la Faŭsto-tradukon de Barthelmess: tiel dura ĝi estas. Kial tiu dureco, tiu malfacilo por la legado? Ŝajnas al mi, ke tio ŝuldigas unue al la manko de elvokiveco, al la ŝparo de neologismoj — tia traduko nepre postulas ilin abunde! —, kaj due sed ne malĉefe al la oftaj inversioj. Ja bone kaptis kaj sprite ironizis tiun inversiadon Kalocsay en sia Rimportretoj, kiam li diris :

Barthelmess — la Faŭst-tradukanto,
ĵonglata per ludadas vorto.
Kun da admir’ en koro kvanto
Legadis kiu per votforto
Faritan Pafiston en retorto :
Ĝin malforgesos en konstanto.

Krome, la manko de piedpaĝaj antaŭkantas aŭ enkondukaj klarigoj kontribuas al la sekeco kaj nealireblo de la poemo. Por homoj de aliaj kulturoj, ekzemple por arabaj, ĉinaj, hindaj, ja panaj kam araboj, probable tiu traduko ŝajnas rebusaĵo : tiel penega, tiel ege malfacila estas ĝia legado! -Sed, ĉu tio signifas fornei valoron al la granda laboro de k-do Barthelmess? Neniel. Mi sincere kredas, ke k-do B. ne plensukcesis belliteraturo finkonstrui sian arttraduk an laboron. Mi ne konas lian unuaeldonan tradukon ; sed, laŭ la antaŭparolo, kompare al ĝi tiu ĉi dua eldono estas pozitiva paŝo an taŭen. Inter aliaj valoroj, tiu traduko posedas tiun de la tradukentrepreno mem. Specialan gratulon nia kamarado meritas ankaŭ, pro tio, ke li atakis tian titanan laboron, kaj per sia jam a sukceso montris, ke ĝi estas atakebla por—per nia lingvo. Espereble la tria eldono, kun rea prilaboro surbaze de la duma poezia pliriĉiĝo de nia lingvo, fariĝos em inenta klasikaĵo de nia tradukliteraturo, ĉar, ja, multaj, multaj pecoj de la nuna formo estas nepre antologiindaj, vere unuarangaj rekreaĵoj,

atestantaj ĉe ja tradukinto grandan amon, vervan lingvolerton, poezifakan kompetenton kaj plej seriozan okupiĝon pri nia belliteraturo. 
— J. REGULO PEREZ, Boletín n015 (mar 1950)

Eksteraj ligiloj redakti