Fantomo en Lubló (romano)

Fantomo en Lubló, origine hungare Kisértet Lublón estas romaneto de Kálmán Mikszáth en Hungario, kiun Jenő Forster tradukis al Esperanto.

Legendo redakti

Dum vivo de Kálmán Mikszáth en Supra Hungarujo oni konis legendon pri fantomo nomata Kaszperek. En familioj oni timigis la malbonan infanon tiel: "Venas Kaszperek!" kaj la infano silentiĝis kaj ektimis. La legendo aperis skribe pole, baldaŭe Matiaso Bel priskribis ĝin en 1723, kiun poste profitis Miklós Jósika en sia verko.

Romano redakti

El la legendo Mikszáth verkis krimfikcian romaneton, kiu aperis unuafoje en gazeto kiel daŭrigata serio en 1892. Tio estis tiel sukcesa, ke en la sekva jaro la serio denove aperis en Vasárnapi Újság. Baldaŭe la historio aperis ofte libroforme.

Historio redakti

La historio okazas tiam, kiam la iama hungara urbo Lubló estis hipotekita al Pollando. Nuntempe la urbo situas kiel Stará Ľubovňa en Slovakio.

Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) kartlude gajnas ormonerojn, kiuj estis falsaj. Alia okazaĵo estas, ke vinkomercisto Csernyiczky estis akuzita pro ŝtelado, sed li abrupte mortis. Baldaŭe fantomo rajdas en la stratoj, kiu sidas sur la ĉevalo inverse. La fantomo pagas per falsaj ormoneroj, krome li vizitas ofte vidvinon Csernyiczky. La loĝantoj timas de la fantomo, fine oni oficiale elfosas kadavron de Csernyiczky, eĉ ili senkapigas la kadavron. Spite tion la fantomo - (kiu aspektas tute same, ol la mortinta vinkomercisto) - konstante aperas. Alvenas detektivo el Vieno pro la falsaj monoj. Post esplorado li supozas, ke estas rilatoj inter la mortinta vinkomercisto kaj la falsaj moneroj. Li deportas la vidvinon al abatinejo por kapti la fantomon. Sufiĉas tiom el la krimfikcio, kies fino klariĝos ĉio.

Filmo redakti

El la romano oni kreis koloran filmon en Hungario en 1976: Fantomo en Lubló (filmo).

Fontoj redakti