Krimfikcio

ĝenro de fikcio kies ĉefa temo estas krimo kaj investigado, inkluzivigas literaturon, filmon kaj teatron

Krimfikcio estas ĝenro de fikcio, kiu uzas krimon kaj ties intrigon kaj solvon kiel ĉefan temon. Ĝi estas kutime apartigita de ĝeneralaj fikcioj, kiaj scienca aŭ historia fikcioj, tamen la limo inter ili povas esti kaj ja kutime estas transpaŝita.

Sherlock Holmes, fama heroo de la krimfikcio, kaj ties kolego, D-ro Watson: kune tiuj fikciuloj popularigis la ĝenron.

La krimfikcio havas plurajn subĝenrojn, ekz-e detektiva fikcio (kiu prezentas agadon de detektivo), murdomistero (kiu uzas murdon kiel ĉefan temon) kaj nigra stilo (france noir). Tiu ĝenro okazas ĉefe en literaturo kaj en filmoj, tamen povas sin prezenti en ĉiu ajn verkaĵo, kiu uzas intrigon kiel ĉefan elementon (ekz-e bildliteraturoj, radiodramoj, rolludoj, komputilludoj ktp.).

Vidu ankaŭ redakti