Federiko la 1-a Gonzaga
Federiko la 1-a Gonzaga (1441-1484) (naskiĝis en Mantovo, en la 25-a de junio 1441 - mortis en Mantovo, en la 14-a de julio 1484) estis la 3-a Markizo de Mantovo.
Federiko la 1-a Gonzaga (1441-1484) | |||||
---|---|---|---|---|---|
3-a Markizo de Mantovo
| |||||
Persona informo | |||||
Federico I Gonzaga | |||||
Naskiĝo | 25-a de junio 1441 en Mantovo, Italio | ||||
Morto | 14-a de julio 1484 en Mantovo, Italio | ||||
Tombo | Baziliko de Sankta Andreo vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Ŝtataneco | Duklando de Milano vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Gonzaga vd | ||||
Patro | Ludoviko la 3-a Gonzaga vd | ||||
Patrino | Barbara of Brandenburg vd | ||||
Gefratoj | Barbara Gonzaga • Dorotea Gonzaga • Francesco Gonzaga • Gianfrancesco Gonzaga • Gabriella Gonzaga • Paola Gonzaga • Luigi Gonzaga • Caterina Secco Gonzaga • Susanna Gonzaga • Rodolfo Gonzaga vd | ||||
Edz(in)o | Margareta de Bavario, markizino de Mantovo vd | ||||
Infanoj | Francesco la 2-a Gonzaga • Clara Gonzaga • Sigismondo Gonzaga • Elisabetta Gonzaga • Giovanni Gonzaga • Maddalena Gonzaga vd | ||||
Parencoj | Guidobaldo da Montefeltro • Alberto la 3-a, Duko de Bavario • Elisabeth of Bavaria, Electress of Saxony vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kondotiero vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Li estis filo de Ludoviko la 3-a Gonzaga (1412-1478)[1], 2-a Markizo de Mantovo kaj Barbara de Brandenburgo (1423-1481), nevino de la imperiestro Sigismundo la 1-a de Luksemburgo. En tre frua infanaĝo li estis lernanto de elstaraj majstroj inter kiuj distingiĝas du disĉiploj de Vittorino da Feltre (1373-1378)[2]: Ognibene Bonisoli (1412-1474)[3] e il Platina (1421-1481). En la 6-a de junio 1463 Federiko edziĝis al Margarita de Bavario (1442-1479), filino de Alberto la 3-a (Bavario) (1401-1460). La edziĝo tute certe multe plaĉis al lia patrino Barbara, kiu tiele konservadis la markizlandon sub la germana orbito. Ŝajne ĉi tiu geedziĝo kontraŭis la celojn de Federiko. Li estis homo inteligenta kaj havis grandan kulturon, krom esti amanto de la artoj, dum lia edzino, malgraŭ ke ŝi estis bela, estis fama kiel malmulte eleganta, kaj en la manieroj sin vesti kaj stile. Kelkaj fontoj ne konfirmitaj atribuas al la estonta markizo amaferon kun bela kaj juna plebanino, tamen la historiistoj estas skeptikaj rilate al ĉi-fakto.
Vidu ankaŭ redakti
- Francesco la 2-a Gonzaga (1466-1519)
- Isabella d'Este (1474-1539)
- Herkulo la 1-a, Duko de Ferrara (1431-1505)
- Alfonso la 1-a (1476-1534), Duko de Ferrara
- Herkulo la 2-a (1508-1559), Duko de Ferrara
Referencoj redakti
- ↑ Personensuche. Arkivita el la originalo je 2014-10-09. Alirita 2014-07-28.
- ↑ Enciclopedia Italiana
- ↑ Enciclopedia Italiana