Ferdinand PORSCHE [FEadinant PORŝe], naskiĝinta la 3-an de septembro 1875 en Maffersdorf (nun Vratislavice nad Nisou, parto de la urbo Liberec en Ĉeĥio), mortinta la 30-an de januaro 1951 en Stutgarto, estis aŭstria aŭtomobil-konstruisto. Li konstruis interalie la Volkswagen-modelon Käfer ("skarabo"), laŭ tipo de Tatra T97.

Ferdinand Porsche
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1875 (1875-09-03)
en Liberec
Morto 30-an de januaro 1951 (1951-01-30) (75-jaraĝa)
en Stutgarto
Mortokialo Infarkto
Tombo Zell am See
Lingvoj germana
Loĝloko Birth house of Ferdinand Porsche
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioGermana AŭstrioĈeĥoslovakioNazia GermanioOkcidenta Germanio
Subskribo Ferdinand Porsche
Familio
Infanoj Ferdinand Anton Ernst Porsche • Louise Piëch
Parencoj Anton Piëch
Okupo
Okupo entreprenisto • inventisto • automotive engineer
vdr

Krom aŭtoj serie produktataj Porsche desegnis ankaŭ konkursajn aŭtojn. La unua modelo, "Sascha" [ZAŝa], inter 1919 kaj 1922 gajnis 43 el 51 konkursoj. Poste Porsche konstruis modelojn por la firmao Mercedes.

En 1937 li membriĝis en la nazia partio NSDAP kaj je sia avantaĝo kunlaboris kun la nazia reĝimo. En 1942 li iĝis Oberführer (ĉef-kolonelo) de SS.

Post la Dua mondmilito li estis malliberigita por preskaŭ du jaroj de la francia okupacia administracio.

En tiu tempo lia filo Ferry Porsche ekkonstruis la unuajn sporteskajn aŭtomobilojn nomitajn Porsche. La marko ankoraŭ nun apartenas al la plej renomaj altprezaj aŭtomobiloj.

Volkswagen Tipo 1 (VW Käfer, Beetle) estas aŭtomobilo fabrikita de Volkswagen kaj dezajnita de Ferdinand Porsche. Tiu modelo de aŭtomobilo estis fabrikita de 1949 ĝis 2003, kun pli ol 23 milionoj da ili. Dum multaj jaroj, ĝi konservis la rekordon de plej multe vendita aŭtomobilo iam ajn.

Porsche mortis en Stutgarto, sed estis entombigita en Zell am See en Aŭstrio.

Vidu ankaŭ redakti