Ferenc Begányi
Ferenc Begányi [begAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Begányi Ferenc estis hungara operokantisto, (baso).
Ferenc Begányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1937 en Miskolc |
Morto | 4-an de julio 2000 (63-jaraĝa) en Leányfalu |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto • operkantisto |
Ferenc Begányi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 27-an de februaro 1937 en Miskolc, li mortis la 4-an de julio 2000 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ferenc Begányi frekventis muzikan mezlernejon en Budapeŝto inter 1960-1964, poste li kantadis en koruso de Budapeŝta Ŝtata Operejo du jarojn. En 1966 li debutis jam en la opereja scenejo. En 1968 li atingis la duan lokon en kantokonkurso en Sofio. Li estis gastokantisto en diversaj operejoj de Eŭropo, Usono, Meksiko, kie li kantadis ne nur operojn, sed ankaŭ oratoriojn. Li ricevis premiojn en 1973, 1975, 1981. Li estis eterna membro de la Operejo. En 1997 li pensiuliĝis.
Elektitaj roloj redakti
- Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo - titolrolo
- George Gershwin: Porgy and Bess - Porgy
- Gaetano Donizetti: Anna Bolena — Enrico (Henriko la 8-a)
- Giuseppe Verdi: Simon Boccanegra - Fiesco
- Wolfgang Amadeus Mozart: La geedziĝo de Figaro – Basilio
- Modest Petroviĉ Musorgskij: Boris Godunov - titolrolo
Roloj en televiziaj filmoj [2] redakti
- Molière: Lernejo de virinoj (1982)
- Giuseppe Verdi: Rigoletto (1987)
- George Gershwin: Porgy and Bess (1993)