Ferenc Endrényi

Hungara arkivisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

ENDRÉNYI Ferenc (endre:nji) estis hungara arkivisto naskita en Temeŝvaro la 5-an de julio 1919 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de marto 1979.

Ferenc Endrényi
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1919 (1919-07-05)
en Timișoara
Morto 1-an de marto 1979 (1979-03-01) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo arkivisto
vdr

Kariero redakti

Ferenc Endrényi studis juron en Budapeŝto, poste en Peĉo, kie li doktoriĝis en 1943. En 1943-45 estis soldato, li iĝis militkaptito. De 1953 ĝis 1957 li iĝis kunlaboranto de la Levéltárak Országos Központja (Landa Centro de Arkivejoj). De 1957 ĝis 1975 li estis direktor-anstataŭanto de la Pest Megyei Levéltár (Arkivejo de Departemento Peŝto), kie inter 1867-1980 li gvidis la laborojn de la prilaboro de historiaj dukumentoj. De 1975 li estis ĉefreferanto de la Arkiveja Direktoraro de la Ministerio pri Kulturo. Li estis kunulredaktoro de la eldonaĵoj Magyar állami levéltárak fondjegyzéke III. (Bp., 1962) kaj Levéltári ismeretek kézikönyve (Bp., 1980).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon