Fermoselle estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco, kaj fakte en la plej sudokcidenta pinto de la komarko, angule kun Portugalio kaj la Provinco Salamanko. Fermoselle estas popole atribuebla maletimologie al «fermosa ella» (ŝi bela) sed plej verŝajne derivas el iu nekonata persona nomo: "de iu", "ies".

Fermoselle
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 142  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 6° 24′ U (mapo)41.3174146-6.3949234Koordinatoj: 41° 19′ N, 6° 24′ U (mapo) [+]
Alto 669 m [+]
Areo 67,91 km² (6 791 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fermoselle (Provinco Zamoro)
Fermoselle (Provinco Zamoro)
DEC
Fermoselle
Fermoselle
Situo de Fermoselle
Fermoselle (Hispanio)
Fermoselle (Hispanio)
DEC
Fermoselle
Fermoselle
Situo de Fermoselle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fermoselle [+]
vdr
Fermoselle en la provinco Zamoro.

Geografio redakti

 
Suda zono de la urbo.
 
Placo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alfaraz kaj Viñuela de Sayago, okupas totalan areon de 69,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 136 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 3 500 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 64 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 27 km de Bermillo de Sayago, la komarka ĉefurbo. Kaj limas Urrós (Portugaiol), Pinilla de Fermoselle, Fornillos de Fermoselle, Bemposta (Portugalio), Cibanal, Villarino de los Aires (Salamanca), Trabanca (Salamanca), Almendra (Salamanca). Ĝi estas en la kerno de la Natura Parko Arribes del Duero.

Historio redakti

Estas prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. Sekve okazis konfliktoj kun la urbo Zamoro. En postaj jarcentoj suferis pro militoj, ekzemple dum la Milito de la Komunumoj de Kastilio kaj la Milito de Restaŭro de Portugalio (konkerita en 1654) kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (fruktarboj, olivarboj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (Natura Parko Arribes del Duero, Konvento de Sankta Francisko, historia urbokerno (Histori-Arta Komplekso), kastelo de Doña Urraca, preĝejo Nuestra Señora de la Asunción, naturaj rigardejoj, naturaj ĉirkaŭaĵoj, festoj).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti