Fervoja akcidento

incidento en trajnotransporto

Fervoja akcidento - aŭ pli formale "incidento en trajnotransporto" - estas akcidento kiu estas kaŭzita rilate al la funkciado de fervojo kaj rezultigas personan vundo(j)n aŭ morto(j)n, aŭ signifan materian damaĝon. La svisa sekureca esplorkomisiono (germane Schweizerische Sicherheitsuntersuchungsstelle SUST, france Service suisse d’enquête de sécurité SESE, itale Servizio d’inchiesta svizzero sulla sicurezza SISI) difinas akcidentojn por ĝia areo kiel "okazaĵojn kiuj rezultigas mortigan aŭ gravan vundon al persono, materian damaĝon de pli ol 100 000 svisaj frankoj aŭ la liberigon de signifaj kvantoj de danĝeraj substancoj" en la medion.

samepoka oleopentraĵo de A. Provost pri la fervoja akcidento de 1842 en Versajlo

Akcidentoj estas konataj ekde la fruaj tagoj de la fervojo. La plej malnova noto pri tio venas de brita minejo en la 17-a jarcento. En tiu tempo, la veturiloj estis movitaj kun muskolforto sur lignajn relojn. Tamen, la dokumentaj fontoj el la fruaj tagoj de la fervojo estas tre nekompletaj. Nur en Britio, kie ŝtata fervojista inspektoro estis establita jam en 1840, fervojaj akcidentoj jam ekde tiam estis sisteme dokumentitaj.

Kun la ekuzo de vapormaŝinoj por generi energion por fervojoj, do kun la invento de la vaporlokomotivo, ekaperis akcidentoj kiuj estis specife rilataj al vapormaŝinoj, kiel ekzemple krevoj de vaporkaldronoj aŭ fajroj, aliflanke tiuj rilataj al la granda maso, la rapideco kaj la malalta frotado de la rado-rela sistemo kaj la relative longaj bremsaj distancoj de trajno. Tria fonto de akcidentoj estas nefervojaj intervenoj en fervoja trafiko, ĉefe tra trafikakcidentoj kun aliaj veturiloj, homoj kaj evetuale grandaj bestoj ĉe traknivelaj pasejoj, memmortigoj kaj murdistoj.