Festonoj povas esti:

  • Ornama girlando el kunplektitaj floroj, folioj, branĉetoj, rubandoj ks kurbe pendanta inter du alkroĉopunktoj.
  • Ornamaĵo imitanta tiajn festonojn, en arkitekturo, potdekoracio ks.
  • Ornamaĵo de rando de ŝtofo, formita per regulaj arkoformaj dentetoj, ordinare broditaj.
Festono en Nurenbergo, sur domo en Rilke-strato 19.

Laŭ Francisko Azorín festono estas Ornamaĵo formita de arkoformaj dentetoj, uzata kiel garnituro de ŝtoforando, aŭ de arkaĵoj aŭ aliaj konstruelementoj.[1] Li indikas etimologion el la latina festa (festo). Kaj li aldonas teknikan terminon festoni, por fari festonojn.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 73.
  2. Azorín, samloke.

Fonto redakti