Filabres-Tabernas estas komarko hispana apartenanta al la provinco Almerio, nome la plej orienta en Andaluzio. Ĝi estas en la centro de la provinco sen aliro al la marbordo en marborda provinco. La komarko Filabres-Tabernas formas la sudan limon de la Valo de Almanzora kaj la nordan de la Alpujarra Almeria kaj de la Metropolita Komarko de Almerio.

Filabres-Tabernas en la provinco Almerio.

Ĝi estas formata de la municipoj Abla, Abrucena, Alcudia de Monteagudo, Benitagla, Benizalón, Castro de Filabres, Fiñana, Gérgal, Lucainena de las Torres, Las Tres Villas, Nacimiento, Olula de Castro, Senés, Tabernas, Tahal, Turrillas, Uleila del Campo kaj Velefique.