La Filipina plato estas inter la mezgrandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas parton de la Pacifika Oceano oriente de la insulara ŝtato Filipinoj kaj sudoriente de Japanio. En la oriento la multe pli granda pacifika plato ŝoviĝas sub la filipinan, tie en la oceano troviĝas la profunda Mariana Fosego.

la plej grandaj tektonaj platojj- la filipina plato helruĝkolora maldekstre de la bildo

La filipina plato limiĝas okcidente de la eŭrazia, sude je tre eta parto de la aŭstralia, oriente kiel menciite de la pacifika, nordoriente de la kompare tre eta oĥotska kaj norde de la nordamerika platoj.

La duoninsulo Izu en Japanio estas la plej norda pinto de la filipina plato. La filipina, eŭrazia kaj oĥotska platoj renkontiĝas ĉe la Fuĵi-Monto. La filipina plato ŝoviĝas sub la japanan insulon Kiuŝuo.

Vidu ankaŭ redakti


  Tektonaj platoj  
Grandaj (ĉefaj) platoj
Afrika plato | Antarkta plato | Aŭstralia plato | Eŭroazia plato | Nordamerika plato | Pacifika plato | Sudamerika plato
Malgrandaj platoj
Amura plato | Apulia plato | Arabia plato | Filipina plato | Hindia plato | Jangzia plato | plato Juan de Fuca | Kariba plato | Kokosa plato | Oĥotska plato | plato Nazca | Skotia plato | Somalia plato | Sunda plato
Mikroplatoj
Anatolia plato | Banda plato | Birma plato | Egea plato | Galapaga plato | Karolina plato | Kermadeca plato | Mariana plato | Moluka plato | Okinava plato | Panama plato | plato Altiplano | plato Balmoral Reef | plato Birds Head | plato Conway Reef | plato Futuna | plato Juan Fernandez | plato Suda Bismarck | plato Manus | plato Maoke | plato Niuafouo | plato Novaj Hebridoj | plato Rivera | plato Norda Bismarck | Sandviĉa plato | Nordanda plato | Ŝetlanda plato | Solomona plato | Timora plato | Tonga plato | Paskinsula plato | plato Woodlark