Johann Krüger
nederlanda volapukologo
(Alidirektita el Filippus Johann Krüger)
Filippus Johann KRÜGER (naskiĝis la 23-an de oktobro 1911 en Valtherveen, mortis la 4-an de septembro 1991 en Amsterdamo) estis la kvina Ĉifalo de Volapukujo (inter 1977 kaj 1983) kaj fakdelegito pri lingvoj ekde 1951.
Johann Krüger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1911 en Valtherveen |
Morto | 4-an de septembro 1991 (79-jaraĝa) en Amsterdamo |
Lingvoj | Esperanto • Volapuko • Okcidentalo |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Vivo redakti
Krüger naskiĝis en la torfeja kolonio Valtherveen, kiel filo de laboristo Geert Frederik Krüger kaj Grietje Walters.[1]
En 1937 Krüger lernis Volapukon, kaj en 1951 li diplomigis volapukiston. Li estis redaktoro de Volapükagased pro Nedänapükans ekde 1952.
Ekde 1977 Krüger estris la Volapukan Akademion kiel Cifal. Post la Dua mondmilito li kompilis la katalogon de la libraro, kiun La Estonto Estas Nia transdonis al la Amsterdama Universitata Biblioteko.
Verkoj redakti
Originalaj redakti
- Kortfattad Volapük-grammatik (Amsterdam: Societas Polyglottical Universalis 1950).
- Compedio del Volapük (Gams: Sprenger 1950).
- English-Volapük: List of 3000 most frequent words: First thousand (Gams: Sprenger 1950).
Tradukoj redakti
- Hans Christian Andersen
- Jipulil ko sulfinalümäts.
- Ledaut su pisäl.
- Anton Ĉeĥov
- Cogil.
- Frederik van Eeden
- Komipafurmids e püdafurmids.
- Kucin
- Fünan lekreda nulik.
- Senaŭtore
- Vokanem kata.
Referencoj redakti
- ↑ BS Geboorte met Filippus Johann Kruger (nederlande). Alirita 2018-06-19.