Fjodor AVILOV estis pionira esperantisto en Kartvelio loĝanta en Tifliso. En 1906 li estis membro de la Lingva Komitato (LK)[1] kaj de ĝi elektita en la komisionon por prepari la rusajn Akademiajn Korektojn.[2]

Fjodor Avilov
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia ImperioKartvelioRusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En 1896 li fondis Esperanto-societon en Tifliso, la unuan en Kartvelio.[3] En 1906 aperis lia traduko de rakonto de Leonid Andrejev, Ruĝa Rido.

Notoj redakti

  1. Fritz Schuck: Albumo de Konataj Esperantistoj, Braunschweig 1906, paĝo 47.
  2. Albault, André. En: Zamenhof, L.L. Fundamento de Esperanto. 1963, 1991, 2007, p. 270.
  3. Konciza Historio de la E-movado en Kartvelio.