Akademiaj Korektoj

Akademiaj Korektoj (AK) estas korektoj de eraraj tradukoj en la Universala Vortaro (UV) de la Fundamento de Esperanto (1905).

Ekesto kaj publikigo redakti

Dum la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo de 1906 la Lingva Komitato starigis komisionon por studi la dubajn tradukojn en UV. Ĝi finis sian laboron en 1913. Estis planite prezenti ĝin dum la Universala Kongreso en Parizo en 1914, kiu tamen ne okazis pro la komenco de la unua mondmilito. Provizoraj listoj de korektoj aperis de aprilo 1912 en Oficiala Gazeto n-roj 43, 44, 46, 47, 50, 51 kaj 64. La definitivaj AK estis publikigitaj - mane skribitaj - nur postmilite en 1922 kaj 1923 en Kolekto de la Akademio, broŝuroj entenantaj la erarajn tradukojn en la referenc-lingvoj de UV, nome en angla, franca (1922), germana, pola kaj rusa (1923).

AK troveblas en aldono al la libro-forma eldono de la Fundamento, prizorgita de André Albault, stato 1963 kaj postaj stereotipe senŝanĝaj represoj (10-a eld. 1991, 11-a eld. 2007) sur p. 239-283. En la Interreto ili troveblas en la Akademia Vortaro de la Akademio de Esperanto aŭ pli detale kun komentoj kaj klarigoj en la konsult-verko Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala.

Ĉefaj kunlaborintoj redakti

Franca Parto redakti

Elektitaj en 1906:

Angla Parto redakti

Elektitaj en 1906:

Poste aldoniĝis:

Germana Parto redakti

Elektitaj en 1906:

Finis la laboron:

Rusa Parto redakti

Elektitaj en 1906:

Finis la laboron:

Pola Parto redakti

Elektitaj en 1906 kaj finis la laboron:

Literaturo redakti

  • André Albault en: Zamenhof, L.L. Fundamento de Esperanto, 1963, 1991, 2007 (ĉiam senŝanĝe) p. 239 ss.

Eksteraj ligiloj redakti