La Flavbeka kardelo (Carduelis flavirostris) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka kardelo

Flavbeka kardelo
Flavbeka kardelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: 'C. flavirostris
Carduelis flavirostris
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealoj: helverde: somera reproduktejo; malhelverde: tutjare; blue: vintro
Arealoj: helverde: somera reproduktejo; malhelverde: tutjare; blue: vintro
Arealoj: helverde: somera reproduktejo; malhelverde: tutjare; blue: vintro
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Carduelis flavirostris

La Flavbeka kardelo estas malgranda fringedo, simila laŭ grando kaj formo al la Kanaba kardelo. Birdoj de la subspecio flavirostris estas 13 al 13.5 cm longaj, kaj ankaŭ tiuj de la subspecio altaica estas 13 al 13.5 cm longaj. Ili ne havas la ruĝan kapo- kaj brusto-makulojn de la Kanaba kardelo aŭ la Flamkardelo. Ili estas brunecaj kaj tre nigrostriecaj supre kaj kun rozkolora pugo (la masklo, same kiel la Flamkardelo). La gorĝareo estas iom ruĝecbruna. La subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj, striecaj je bruno. La konusforma beko estas flava vintre kaj flavgriza en somero. Tiu karaktero nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie flavirostris signifas same kiel en Esperanto. La alvoko estas distinga "tŭit" aŭ "ĉŭit", kiu dumfluge estas konstanta, kaj la kanto enhavas rapidan triladon kaj pepadon.[1]

Tiu birdo reproduktiĝas en altaj senarbaj herbejoj kaj stepoj de norda Eŭropo (ĉefe Norvegio kaj Brita Insularo) kaj en centra Azio. Ĝi estas parte specio de loĝantaj birdoj, sed multaj birdoj migras suden aŭ moviĝas al marbordoj, herbejoj, marmarĉoj ktp.[2]

Ili konstruas neston en arbusto; la ino demetas 4-7 ovojn.

Tiu specio povas formi grandajn arojn for de la reprodukta sezono, foje en miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj fringedoj en marbordoj kaj marmarĉoj. La manĝo estas semoj.

Referencoj redakti

  1. Clement et al., 1993, pp. 246–247
  2. Newton, 1973

Cititaj verkoj redakti

  • Clement, Peter. (1993) Finches and Sparrows: an Identification Guide. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-03424-9.
  • Newton, Ian. (1973) Finches, The New Naturalist Library 55. Nov-Jorko: Taplinger. ISBN 0-8008-2720-1.

Eksteraj ligiloj redakti