Flavbrova kamaroptero
La Flavbrova kamaroptero (Camaroptera superciliaris) estas malgranda birdo de la genro de Kamaropteroj kiu enhavas 3 aŭ 4 afrikajn speciojn de la familio de Cistikoledoj, kiuj kombinas en sia plumaro grizan ĝeneralan kolorn kun olivecajn dorsojn. Tiuj birdoj estas loĝantaj reproduktuloj en subsahara Afriko.
Flavbrova kamaroptero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavbrova kamaroptero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Camaroptera superciliaris (Fraser, 1843, Malabo, Bioko) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu specio havas helgrizajn subajn partojn kaj olivecajn flugilojn kiel sia proksima parenco la Grizdorsa kamaroptero, sed male al tiu, tiu ĉi havas ankaŭ verdolivecajn kapon kaj nukon. En vizaĝo videblas tre nigreca traokula strio kaj tre kontrasta kaj tre flava superokula strio, kiu nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie superciliaris aludas al la superokula strio. La irisoj estas malhelaj kaj la kruroj ruĝecaj. La beko estas nigra, longeta, pintakra kaj iom subenkurbeca.
Ĝi troviĝas en Angolo, Benino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Liberio, Niĝerio, Sieraleono, Togolando kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj arbustaroj el Sieraleono orienten al Ugando, suden al nordokcidenta Angolo kaj suda DRKongo; ankaŭ ĉe Bioko (iama Fernando Poo, kie oni priskribis unuafoje la specion).
Oni priskribis kelkajn geografiajn rasojn, sed variado estas malmulta kaj probable nur klina.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Camaroptera superciliaris Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.