La Flavbrusta pigoHindoĉina verda pigo (Cissa hypoleuca) estas specio de birdo de la familio de korvoj kaj pigoj aŭ Korvedoj. Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo kaj estas indiĝena de Ĉinio kaj sudorienta Azio, ĉefe en Hindoĉinio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrusta pigo
Flavbrusta pigo
Flavbrusta pigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cissa
Specio: C. hypoleuca
Cissa hypoleuca
(Salvadori & Giglioli, 1885)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas specio ege simila al la parenca samgenra Verda pigo, tio estas ege verda, sed kun tre flavaj subaj partoj kio nomigas la specion kaj diferencigas ĝin el la Verda pigo, dum ĝi, kiel ĉe la Verda pigo, havas larĝan nigran strion el la beko (tra la okuloj) al la nuko. La vosto estas tre longa. Kontraŭ la nigra traokula strio ege kontrastas kun ruĝecaj senplumaj okulringoj, tre ruĝaj beko kaj gamboj. La unuarangaj flugilplumoj estas ruĝecgrenatoj kaj tio markas tiun genron kiel unu el la plej rimarkindaj kaj distingaj membroj de la tuta familio.