Florence Ada Keynes
Florence Ada KEYNES (denaske Brown; 10a de Marto 1861 – 13a de Februaro 1958) estis angla verkisto, historiisto, sociala reformisto kaj politikisto.
Florence Ada Keynes | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de marto 1861 en Cheetham Hill | |
Morto | 13-an de februaro 1958 (96-jaraĝa) en Kembriĝo | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Alma mater | Kolegio Newnham vd | |
Familio | ||
Patro | John Brown vd | |
Patrino | Ada Haydon Ford vd | |
Gefratoj | Walter Langdon-Brown vd | |
Edz(in)o | John Neville Keynes vd | |
Infanoj | John Maynard Keynes • Geoffrey Keynes • Margaret Neville Keynes vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo • politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kiel bonfaranto, ŝi okupiĝis pri junuloj kaj maljunuloj en malfacilaj situacioj, suferantoj pri tuberkulozo, kaj la lokaj bonfaraj organizoj.[1]
Ŝi estis la unua virino magistrato de Kembriĝo kaj poste la dua virino kiu iĝis urbestro de Kembriĝo.[2]
En 1882 ŝi edziĝis al John Neville Keynes,[3] kiu estis ekonomikisto kaj filozofo. Ili havis du filojn kaj unu filinon:
- John Maynard Keynes (1883–1946), la ekonomikisto.
- Geoffrey Keynes (1887–1982), kirurgo.
- Margaret Neville Keynes (1890–1974), kiu edziĝis al Archibald Hill (ricevinto en 1922 de la Nobel Premio por Fiziologio) en 1913.
Notoj redakti
- ↑ "Florence Ada Keynes (1861-1958) – part 1". Alirita la 12an de Januaro 2021.
- ↑ "Cambridge Independent Press" (11 Nov 1932). 11a de Novembro 1932. Alirita la 12an de Januaro 2021.
- ↑ (1907) “Keynes, John Neville”, Who's Who 59, p. 980–981.