John Neville Keynes

John Neville KEYNES (/ˈkeɪnz/; 31a de Aŭgusto 1852 – 15a de Novembro 1949) estis brita ekonomikisto kaj patro de pli fama ekonomikisto John Maynard Keynes.

John Neville Keynes
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1852 (1852-08-31)
en Salisbury
Morto 15-an de novembro 1949 (1949-11-15) (97-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Amersham Hall • Universitato-Kolegio de Londono • Kolegio Pembroke
Familio
Patro John Keynes
Patrino Anna Maynard Neville
Edz(in)o Florence Ada Keynes
Infanoj John Maynard KeynesGeoffrey KeynesMargaret Neville Keynes
Okupo
Okupo filozofoekonomikisto • esplor-instruisto
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Salisbury, Wiltshire, Keynes estis la filo de John Keynes (1805–1878) kaj de lia edzino Anna Maynard Neville (1821–1907). Li estis edukita en la lernejoj Amersham Hall, University College London kaj Pembroke College, Kembriĝo, kie li iĝis en 1876.[1] Li instruis Moralajn Sciencojn el 1883 ĝis 1911. Li estis elektita "Registrary" en 1910, kaj tenis tiun postenon ĝis 1925.

Li dividis ekonomikon en "pozitiva ekonomiko" (nome studo de kio estas kaj kiel funkcias ekonomio), "normativa ekonomiko" (nome studo de tio kio ĝi devus esti), kaj la "arto de ekonomiko" (aplikita ekonomiko). La arto de ekonomiko rilatas la lernadon en pozitiva ekonomiko al la normigaj celoj determinidtaj en normiga ekonomiko. Li klopodis sintezigi deduktajn kaj induktan raciigon kiel solvo al la "Methodenstreit". Liaj ĉefaj verkoj estis la jenaj:

En 1882 li edziĝis al Florence Ada Brown,[2] kiu estis poste urbestro de Kembriĝo. Ili havis du filojn kaj unu filinon:

Notoj redakti

  1. "Keynes, John Neville (KNS872JN)". A Cambridge Alumni Database. University of Cambridge.
  2. (1907) “Keynes, John Neville”, Who's Who 59, p. 980–981.