Flory Witdoeckt (naskiĝis 1932) estas flandra esperantistino. Esperanton ŝi eklernis en la jaro 1988.

Flory Witdoeckt
Flory Witdoeckt ĉe la podio dum EEU-kongreso en Rijeko, 2014
Flory Witdoeckt ĉe la podio dum EEU-kongreso en Rijeko, 2014
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1932 (1932-02-12) (92-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Nacieco flandra
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ekde la jaro 1995 ŝi kun nur trijara interrompo estas membro de la komitato de Universala Esperanto-Asocio, nome en la oficperiodoj 1995-1998, 1998-2001, 2004-2007, 2007-2010 kaj ankaŭ en 2010-2013, do inter la UK 2010 en Havano kaj la UK 2013 en Rejkjaviko.[1] Krome laŭ elektoj dum la Universalaj Kongresoj 2005 en Vilno kaj 2011 en Kopenhago ŝi funkcias kiel vicprezidanto kaj kasisto de Eŭropa Esperanto-Unio. Ŝi vivas en Ostendo kaj estas aktiva membro de la loka Esperanto-grupo, interalie ankaŭ motora kunlaborinto de la 4-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu en printempo 2000 okazis en la urbo. Aldone aktiva gvidantino de lingvokursoj pri Esperanto kaj membro de ILEI, ŝi estas membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro.

Referencoj redakti